Joen Danielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joen Danielsen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1843 (1843-06-11)
en Kvívík
Morto 2-an de majo 1926 (1926-05-02) (82-jaraĝa)
Lingvoj feroa vd
Ŝtataneco Ferooj vd
Profesio
Alia nomo Kvívíks Jógvan vd
Okupo kantoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joen DANIELSEN, ankaŭ kromnomita Kvívíks-Jógvan (n. la 11-an de junio 1843 en Kvívík - m. la 2-an de majo 1926) estis feroa verkisto kaj poeto. Li edziĝis kaj daŭre enloĝiĝis en la urbeton Gjógv.

Kvívíks-Jógvan estis unu el la plej fruaj tradiciaj feroaj poetoj, kiuj verkis poemojn en la feroa lingvo. Li travivis sian junaĝon, kune kun J. P. Gregoriussen, en Kvívík, kiam V. U. Hammershaimb estis la loka paroĥa pastro. Danielsen mem lernis la feroan lingvon per la pruntopreno de libroj el S-ro Hammershaimb.

Inter siaj multnombraj poemoj, Joen Danielsen ankaŭ verkis tradiciajn feroajn baladojn : la plej fama estas kópakvæðið, kiu konsistas el 68 versoj. Tiu balado baziĝas sur feroa legendo pri otarioj, kiuj onidire surteriĝis kaj akiris homan aspekton por danci je ĉiu 7-a de januaro, tie celebrita kiel la "malnova Kristnasko", konforme al la gregoria kalendaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Yrkingar. 1926 (poemoj kaj baladoj en la feroa)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]