Élise Deroche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Élise Deroche
Persona informo
Naskonomo Élise Léontine Deroche
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1882 (1882-08-22)
en 4-a arondismento de Parizo
Morto 18-an de julio 1919 (1919-07-18) (36-jaraĝa)
en Le Crotoy
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Jacques Vial
Okupo
Okupo piloto
vdr

Élise DEROCHE (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1882 en Parizo, mortis la 18-an de julio 1919 en Le Crotoy, departemento Somme) estis franca aktorino kaj la unua diplomita aviadistino en la mondo.

Avida je gloro, ŝi elektis la scenejan nomon "baronne (baronino) Raymonde de Laroche", kiun ŝi opiniis pli brila kaj prestiĝa por teatro. Kiam aperis la unuaj aviadiloj, ŝi decidis flugi kaj obstinis en la afero. Ŝi komencis sub la gvidado de la franca pioniro de aviado en:Charles Voisin. La 22-an de oktobro 1909, ŝi sukcesis 300-metran flugon en Châlons-sur-Marne (nun Châlons-en-Champagne) kaj 7-kilometran la sekvantan tagon.

De tiam ŝi forlasis la teatron por aviado. La 17-an de marto 1910, ŝi fariĝis la unua virino ricevinta diplomon de pilotado (Diplomo n° 36 de la Aero-Klubo de Francio (Aéro-Club de France). La 8-an de julio 1910 ŝi partoprenis en Reims en la "Premio de Damoj" (Prix des Dames), kie ŝia aviadilo kraŝis sur la flugterenon. Post konvalesko, pro gravaj vundoj, ŝi partoprenis en multaj aeraj festoj, i.a. en Heliopolis, Budapeŝto, Rouen, Sankt-Peterburgo. La 26-an de septembro 1912, ŝi estis vundita en Belleville-sur-Saône, pro akcidento en kiu mortis Charles Voisin. En 1913 ŝi ricevis la Pokalon Femina por longdistancaj virinaj flugoj. En 1918 ŝi atingis virinajn rekordojn de distanco (323 km) kaj alteco (4800 m). La "birdo-virino" akcidente mortis okaze de provflugo sur nova aeroplano la 18-an de julio 1919 sur la flugtereno de Crotoy.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Les Français du Ciel, dictionnaire historique (La francoj de la ĉielo), sub direktado de Lucien Robineau, Académie Nationale de l'Air et de l'Espace (Akademio de la Aero kaj Spaco). Parizo: eld. Cherche Midi. 2005. ISBN 2-74910-415-7
  • Elisa Deroche alias Raymonde de Laroche, Enrico Grassani, Editoriale Delfino, Milano 2015, ISBN 978-88-97323-46-4.

Omaĝe al Raymonde de Laroche[redakti | redakti fonton]

Publikaj vojoj kaj konstruaĵoj de Francio ricevis ŝian nomon, i.a.:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]