Margrethe Noll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Margrethe Noll
Margrethe Noll
Margrethe Noll
Persona informo
Naskiĝo 22-a de majo 1874
en Danio Kopenhago, Danlando
Morto 30-an de decembro 1962 (1962-12-30)
Lingvoj Esperanto
Nacieco dano
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Ĉu Vi Deziras Korespondi?
Aliaj aktivaĵoj prezidantino de CDEL
Esperantistiĝis en 1907
vdr

Margrethe Caroline NOLL (naskiĝis la 22-an de majo 1874 en Kopenhago, mortis la 30-an de decembro 1962), danino, estis instruistino laŭ profesio, sed ŝi poste laboris ankaŭ kiel sekretariino kaj librotenistino.

Ŝi fariĝis Esperantisto en oktobro 1907, kiam ŝi ĉeestis trimonatan kurson organizitan de la gazeto Politiken, kaj gviditan de S-ro Skeel-Giøring, verkinta la unuan danan-esperantan vortaron (1904) kaj lerno-libron (1906). Post la kurso ŝi partoprenis la Konversacian Esperantistan Klubon. De tiam aktive partoprenis en la propagando kaj organizado, precipe per instruado, paroladoj, skribado en gazetoj. Ĉefa gvidinto de la kontraŭ-idista movado en Danujo, ŝi iniciatis kaj partoprenis starigon de diversaj Esperanto-societoj.

Kiam eksplodis la unua mondmilito en 1914, ŝi helpis vojaĝigi la familion Zamen­hof hejmen al Varsovio. Ili estis en Germanio survoje al la Universala Kongreso en Parizo; necesis revojaĝi tra la neŭtralaj landoj Danio kaj Svedio, ĉar la limo inter Germanio kaj Rusio estis fermita [1].

Prezidantino de CDEL, 1916-1919, prezidantino de SDE de 1922 ĝis ĉirkaŭ 1935. Kunlaboranto de Esperanto-gazetoj. Sekretariino de Vegetara Ligo Esperantista. Krome ŝi estis komitatano de la internaciaj Esperantistaj Feriaj Kursoj en Elsinoro kaj Vejle. Aŭtoro de lernolibro kies titoloj estas: Kort Vejledning for Begyndere (Mallonga konsilo por komencantoj, 1924) kaj la 16-paĝan frazaron Ĉu vi deziras korespondi? (1940, 2-a, jubilea eldono en 1974). Ŝi entute partoprenis 19 Universalajn Kongresojn.

Ĝis 1955 ŝi estis sekretariino de la Esperanta-Ekzamena Komitato.

Ŝia tombo troviĝas en Garnisons-Tombejo, en Kopenhago. Sur ĝi estas skribite: "Patrino de la dana Esperanta movado".

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libera Folio Biciklado kun mortintoj 9-a de junio 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]