Bernardo Rossellino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo Rossellino
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1409 (1409-01-01)
en Settignano
Morto 1-an de januaro 1464 (1464-01-01) (55-jaraĝa)
en Florenco
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
Verkoj Duomo di Pienza
Tomb of Leonardo Bruni
Palazzo Rucellai
vdr

Bernardo ROSSELLINO, denaske Bernardo di Matteo Gamberelli, (n. en 1409 en Settignano - m. en 1464 en Florenco) estis itala, florenca skulptisto kaj arkitekto. Li estis la pliaĝa frato de la skulptisto Antonio Rossellino.

Tomba en San Miniato al Monte (Florenco).

La juna Bernardo estis unue la lernejano kaj kunlaboranto de Leon Battista Alberti. Li junaĝe plenumis multajn verkojn, unue en Toskanio kaj sekve sed nedaŭre en Romo, kie li precipe laboris por la papo Nikolao la 5-a. Inter 1446 kaj 1450, li revenis al Florenco kaj plenumis la tombmonumenton de Leonardo Bruni en la baziliko Santa Croce.

En 1459, la papo Pio la 2-a ŝarĝis lin pri la raciema, entuta rekonstruado de la mezepoka urbeto Corsignano konforme al la stilo de renesanca arkitekturo.