Bérenger Saunière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bérenger Saunière
pastro
pastro
Persona informo
Naskiĝo 11-a de aprilo 1852
en Montazels, Francio
Morto 22-a de januaro 1917
en Rennes-le-Château, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Marie Dénarnaud
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Bérenger SAUNIÈRE, (naskiĝis la 11-an de aprilo 1852 en Montazels, mortis la 22-an de januaro 1917 en Rennes-le-Château). Li estas en la centro de unu el la plej grandaj misteroj de Francio

Vivo[redakti | redakti fonton]

Saunière estis la unua filo de Marguerite kaj Joseph Saunière kaj havis tri fratojn kaj tri fratinojn. La patro estis urbestro de Montazels, administranto de muelilo kaj de la kastelo de la Marquis de Cazermajou (Markizo de Cazemajou) kaj poste de Monsieur de Bourzès. Ankaŭ la frato Alfred fariĝis pastro, la frato Joseph mortis 25 jaraĝa dum la studado de medicino.

Bérenger pasigis sian lernejan tempon en la lernejo St. Louis en Limoux. Li eniris la seminarion de Carcassonne en 1874, kaj estis ordinata sacerdoto en junio 1879.

Alta por la epoko, de fortika staturo kaj kun karismo rimarkinda, en 1881 Berenger Sauniére alvenis al Rennes-le-Château, kiel parokestro.

Rennes-le-Château estas malgranda vilaĝo de Aude, kiu tiam havis 300 loĝantojn precipe kamparanojn. Ĝi estas riĉa je historio. Keltoj, Romianoj, Visigotoj, Frankoj kaj Saracenoj transiris ĝin.

Saunière trovis en Rennes-le-Château la preĝejon kadukan kaj la pastrodomon neloĝeblan. Do li restis ĉe la familio Denarnaud kie li renkontis Marie, kiu iĝis lia fidela mastrumistino.

Baldaŭ post la alveno en Rennes, danke al kelkaj donacioj, Sauniére komencis la renovigon de la preĝejo. Dum la laboroj li  malkovris ion. Laŭ  kelkiuj  li trovis  antikvajn dokumentojn laŭ kelkaj aliaj trovis valorajn objektojn. Certe en 1891 li malkovris tombon, ĉar li skribis pri tio en sia taglibro.

Cetere la parokestro ordigis la pastrodomon kaj faris konstrui Villa Betania, vilaon en novgotika stilo, laŭ la modo de la epoko, kaj turon por  lia biblioteko, la turon Magdala. Li konstruis belkreskan ĝardenon, kun arboj, plantoj, floroj, fontanoj, statuoj kaj forcejoj.

Nenio mankis al li: Sauniére aprezis bonan manĝon kaj speciale bonan vinon. Li ricevis gastojn kaj vojaĝis multe.

Sed li elspezis pli da mono ol li povis enspezi kiel malriĉa paroko de kamparo. Lia vivmaniero suspektigis la episkopon de Carcassonne, kiu volis klariĝi pri la deveno de la mono. Sekve Sauniére estis akuzata pro la enspezo de mono por granda nombro da Diservoj, kiujn li ne estis farinta. Li estis suspendata “a divinis”, sed li rifuzis forlasi sian domajnon. Sauniére mortis en  Rennes-le-Château en 1917 kaj lasis ĉiujn siajn havaĵojn al la fidela mastrumistino Marie Denarnaud.

La hipotezoj[redakti | redakti fonton]

Pri la origino de la riĉeco de Sauniére kaj lia malkovro ekzistas multnombraj hipotezoj:

  1. li trovis trezoron en la preĝejo
  2. li faris arkeologiajn malkovrojn
  3. li trovis gravajn dokumentojn pri Maria Magdalena, edzino de Kristo
  4. li iĝis riĉa pro ŝakrado de Mesoj

Ĝis hodiaŭ la mistero ne estas solvita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gèrard de Sède, L'or de Rennes ou la Vie insolite de Bérenger Saunière, curé de Rennes-le-Château, Paris, Cercle du Nouveau livre d'histoire, 1968.
  • Pierre Jarnac, L'Histoire du trésor de Rennes-le-Château, Ass. pour le Développement de la lecture, 1985.
  • Claire Corbu et Antoine Captier, L'Héritage de l'Abbé Saunière, éd. Belisane, Nice, 1985
  • Jean Markale, Rennes-le-Château et l'énigme de l'or maudit, éd. Pygmalion, 1989.
  • Christian Doumergue, L'Affaire de Rennes-le-Château, éd. Arqa, Marseille, 2006.
  • Jean-Jacques Bedu, Rennes-Le-Château: Autopsie d'un mythe, éd. Loubatières, Portet-sur-Garonne, 1990, 2003.
  • Laurent Buchholtzer, Rennes-le-château, une affaire paradoxale**, ed. l'Œil du Sphynx, 2008.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]