Aleksander Mikiŝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Mikiŝev
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1960 (1960-12-27) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco RusioIsraelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleksander Mikiŝev (ruse Микишев, מיקישב ) (n. la 27-an de decembro 1960) estas israela esperantisto. Li studis teorian fizikon en Perma Universitato Arkivigite je 2015-04-14 per la retarkivo Wayback Machine, doktoro, temo de la tezo estis pri komputika simulado de turbulentaj fluoj. En 1979 iĝis esperantisto, tuj ekaktivis en loka Esperanto-movado, apartenis al la unua kvaropo de t.n. Urala Esperanto-Komitato, neformala grupo gvidanta Esperanto-agadon en urala regiono komence de la 1980-aj jaroj (aliaj anoj de la Komitato - Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj Andreo Peĉjonkin). Ekde majo de 1991 jaro loĝas en Israelo. Kunlaboris kun revuo Monato. En 2000 jaro lanĉis Astronomian Esperanto Klubon (AEK Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine), nun Astronomia Sekcio de ISAE. Redaktas Astronomian Almanakon, organizas staĝojn de astronomi-ŝatantoj. Aliaj okupoj - tradukisto, ĉefe de teknikaj tekstoj, okupiĝas pri sciencaj esploroj rilataj al diversaj hidrodinamikaj sistemoj, instruas en matematika departemento de Teĥniono - israela teĥnologia instituto Arkivigite je 2013-10-07 per la retarkivo Wayback Machine. Ekde 2010 jaro loĝas ankaŭ en Usono (Houston, TX).