Jantaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jantaj
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 264000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 102 116  (2020) [+]
Loĝdenso 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 24′ N, 121° 16′ O (mapo)37.399722121.266389Koordinatoj: 37° 24′ N, 121° 16′ O (mapo) [+]
Areo 13851,5 km² (1 385 150 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jantaj (Ĉinio)
Jantaj (Ĉinio)
DEC
Jantaj
Jantaj
Situo de Jantaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yantai [+]
vdr

Jantaj (ĉine 烟台/煙臺, pinjine: Yāntái) estas metropolo en nordoriento de la provinco Shandong, en Ĉinio.

La urbo estas la plej granda fiŝhaveno en Shandong kaj hodiaŭ grava ekonomia centro. En okcidentaj landoj, Jantaj estis erare konata, kiel Chefoo, sed tiu nomo rilatas nur al la Zhifu-insulo, iam ligita al Jantaj.

La nuntempa nomo de Jantaj devenas de la gvato-turoj konstruitaj sur Monto Qi en 1398, dum la regno de la imperiestro Hongwu, fondinto de la Dinastio Ming (yan—fumo; tai—turo). La turoj estis uzataj por averti pri invadoj de japanaj piratoj.

Administracio[redakti | redakti fonton]

En la urbo mem loĝis 790.411 da homoj en 2009.

La urbo administras 12 urbopartojn.

  • la distrikto de Zhifu - 芝罘区 Zhīfú Qū ;
  • la distrikto de Muping - 牟平区 Mùpíng Qū ;
  • la distrikto de Fushan - 福山区 Fúshān Qū ;
  • la distrikto de Laishan - 莱山区 Láishān Qū ;
  • la urbo Longkou - 龙口市 Lóngkǒu Shì ;
  • la urbo Haiyang - 海阳市 Hǎiyáng Shì ;
  • la urbo Laiyang - 莱阳市 Láiyáng Shì ;
  • la urbo Laizhou - 莱州市 Láizhōu Shì ;
  • la urbo Penglai - 蓬莱市 Pénglái Shì ;
  • la urbo Zhaoyuan - 招远市 Zhāoyuǎn Shì ;
  • la urbo Qixia - 栖霞市 Qīxiá Shì ;
  • la xian de Changdao - 长岛县 Chángdǎo Xiàn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono de Jantaj situas nord-centre de la Shandong-duoninsulo, sude de la Bohai-maro. La ĉemara bordo longas 909 kilometrojn. Topografie la regiono konsistas el :

  • 36.62% montoj
  • 39.7% montetoj
  • 20.78% ebenaĵoj
  • 2.90% basenoj

Meza montara alteco estas 500 metroj kun plej alta punkto je 922,8 metroj ĉe la Monto Kunyu (昆崳山).

Estas 121 riveroj pli ol 5-kilometraj, el kiuj la plej longaj :

  • Rivero Wulong (五龍河)
  • Rivero Dagu (大沽河)
  • Rivero Dagujia (大沽夾河)
  • Rivero Wang (王河)
  • Rivero Jie (界河)
  • Rivero Huangshui (黃水河)
  • Rivero Xin'an (辛安河)

2643,60 km² estas urbanizitaj. En 2003 estis 6 468 200 loĝantoj.

La meza temperaturo estas 12 oC. La jara pluvofalo estas 20 mm.

Larĝa panoramo de Jantaj


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Jantaj nuntempe estas la dua plej granda industria urbo en Shandong. La plej grava sektoro estas agrikulturo. Ĝi famas en Ĉinio pro aparta pomo-variaĵo kaj estas la loko de la en la lando plej granda kaj malnova vitaro (Changyu).

Instruado[redakti | redakti fonton]

Listo de institucioj pri supera lernado:

  • Yantai University
  • Yantai Normal College
  • Shandong Institute of Business and Technology
  • Shandong Industrial and Commercial Institute
  • Laiyang Agricultural College
  • Yantai Education Institution and Yantai TV University
  • Dong Hai University
  • Nanshan Bilingual School
  • Kunyu Shan Shaolin Martial arts Academy

Transportoj[redakti | redakti fonton]

El la flughaveno Yantai Laishan International ekzistas flugoj al la ĉefaj flughavenoj en Ĉinio, kaj ankaŭ al Seoul, Osako kaj Honkongo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pro siaj vetero kaj longa marbordo, Jantaj estas populara somera celo.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Jantan estas ĝemelurbo de la sekvantaj urboj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]