Otto Hugo Roesel
Otto Hugo Roesel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1869 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Otto Hugo ROESEL, naskiĝis la 20-an de oktobro 1869 en Münchenbernsdorf (ernesta duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach),[1] estis germandevena esperantisto kaj fabrikestro de lan-teksejo en Borås, Svedio, kaj prezidanto de la tiea Esperanto-klubo.
Roesel venis al Svedio en 1893. Li estis Esperantisto de 1911 kaj fondis samjare (1911) kaj prezidis la Esperanto-klubon de Borås, ĉesinta en 1915. Li varbis por Esperanto kaj gvidis kursojn.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kun la resto de la duklando 1-an de januaro 1871 ĝi ekapartenis al la Germana Regno, kiam do Otto Roesel estis unujara, sed kadre de ĝi la duklando pluekzistis, ĝis en 1918 la Novembra Revolucio skuis tutan Germanion.