Eleonora de Anglio (reĝino de Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleonora de Anglio
Reĝedzino de Kastilio
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1161 (1161-08-31)
en Domfront
Morto 31-an de oktobro 1214 (1214-10-31) (53-jaraĝa)
en Burgoso
Tombo Abatejo Las Huelgas vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Patrino Eleonora de Akvitanio vd
Gefratoj Johana de AnglioMatilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de Francio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Johano de AnglioGotfredo de JorkoHenriko la Juna ReĝoGotfredo la 2-aRikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd
Edz(in)o Alfonso la 8-a
Infanoj Berengaria of Castile • Urraca of Castile • Blanka de Kastilio • Eleonoro el Kastilio • Henriko la 1-a de Kastilio • Sancho de Castilla • Sancha de Castilla • Fernando de Kastilio kaj Plantagenet • Mafalda de Castilla • Konstanciino de Kastilio • Enrique de Castilla vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo vd
Aktiva en Kastilio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eleonoro de Anglio aŭ Leonora de Anglio (n. la 13-an de oktobro 1162, m. la 31-an de oktobro 1214) estis la edzino de Alfonso la 8-a de Kastilio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonoro de Akvitanio, laŭ kiu ŝi nomiĝis. Ŝi naskiĝis en la kastelo de Domfront, Normandio kaj estis baptata de Henriko de Marcy. Ŝia baptopatro estis la kronikisto Robert de Torigni.

Reĝino de Kastilio[redakti | redakti fonton]

En septembro 1180, kiam ŝi havis dek ok jarojn, Henriko edzigis ŝin al Alfonso la 8-a de Kastilio, donante kiel doto Gaskonion. Per tio, Henriko esperis sekurigi la Pirenean landlimon de siaj posedaĵoj en sudokcidenta Francio. La kastilianoj nomis ŝin Leonora aŭ Leonor. En Kastilio ŝi havis grandan politikan influon, kaj ŝi regis la landon kune kun sia edzo. En sia testamento Alfonso precizigis ke, se ŝi postvivus lin, Eleonoro regu kune kun lia filo. Estis Eleonoro kiu persvadis Alfonson aranĝi la geedziĝon de ilia filino Berengela de Kastilio kaj la reĝo de Leono por plicertigi pacon inter la du regnoj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Laŭdire, kiam Alfonso mortis, Eleonoro tiom malĝojis ke ŝi ne kapablis estri la funebron: anstataŭe Berengela tion faris. Ŝi malsanis kaj mortis nur dudek ok tagojn post sia edzo. Ŝi entombiĝis en Abatejo Las Huelgas, fondita de Alfonso.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eleonoro kaj Alfonso havis dek du gefilojn: