Solre-le-Château

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solre-le-Château
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château (ĉefurbo)
INSEE kodo 59572 [+]
Poŝtkodo 59740
Kodo laŭ INSEE 59572
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Philippe Lety
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 861  (1999)
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 11′ N, 4° 6′ O (mapo)50.1752777777784.0925Koordinatoj: 50° 11′ N, 4° 6′ O (mapo)
Alto 168 m - 236 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Solre-le-Château (Nord)
Solre-le-Château (Nord)
DEC
Solre-le-Château
Solre-le-Château
Situo de Solre-le-Château
Solre-le-Château (Francio)
Solre-le-Château (Francio)
DEC
Solre-le-Château
Solre-le-Château
Situo de Solre-le-Château

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solre-le-Château [+]
vdr

Solre-le-Château estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 861 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ĝi estas trafluata de la rivereto Solre.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.

La vilaĝo Solre-le-Château troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Solre-le-Château etendiĝas sur 13,76 km².

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Solre-le-Château estas konstruaĵo de la 16-a jarcento, kaj facile rimarkeblas pro sia inklinita sonorilturo. La origina, verŝajne gotika sonorilturo estis anstataŭita post incendio okazinta la 10-an de majo 1611.

Restas neniu ruino de la kastelo de Solre-le-Château, kiu estis komplete detruita dum la franca revolucio.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Solre-le-Château estas la ĉefurbo de la kantono de Solre-le-Château, kiu entenas 16 komunumojn.. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]