Albinismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Albina pingveno

Albinoj estas organismoj kun genetika difekto kaŭzanta partan aŭ tutan mankon de pigmentoj. La stato nomiĝas albinismo. La malo estas melanismo.

Ĉe homoj la albinismo kaŭzas tre helan haŭton, helan ĝis blankan hararon kaj ofte grizbluajn okulojn kun tre hela iriso. Tio kaŭzas samtempe ankaŭ pli malbonan vidkapablon. Ofte oni supozas, ke albinaj homoj havus ruĝajn okulojn, sed ilia iriso enhavas tiel malmulte da pigmento, ke ilia iriso reflektas la ruĝan koloron de la retino.

Knabino el Papuo-Novgvineo

Albinismo estas plej frapa ĉe malhelaj homoj, sed albinismo troviĝas ĉe homoj el ĉiuj rasoj, ĉirkaŭ 1:20.000. La genaj difektoj, kiuj kaŭzas albinismon, herediĝas recesive en la familio.

En la 17a jarcento portugalaj maristoj kreis la esprimon „albinos“ por la helaj homoj, kiujn ili trovis ĉe la bordo de Okcidenta Afriko.

Formoj de albinismo[redakti | redakti fonton]

Albinismo de la okuloj: haŭto kaj haroj ŝajnas normalaj, nur la okuloj estas afekciitaj.

Albinismo de la haŭto kaj la okuloj: ekzistas multaj variantoj.

Ĉar la albinismo tre raras inter la kutime koloraj bestoj, oni konsideras la bestojn suferantajn je albinismo tre valoraj. La blanka elefanto en Tajlando estas estimata kiel sankta besto. Oni fervore serĉis en Nord-Ameriko la blankajn bizonojn.

Antaŭjuĝoj[redakti | redakti fonton]

En afrikaj landoj albinoj regule iĝas viktimoj de la fanatikaj murdistoj. Organoj kaj partoj de la korpoj de albinoj estas tre valorataj en la nigra merkato. De septembro 2008 ĝis marto 2009 en Burundo estis murditaj 8 albinoj. En marto 2009 la burunda polico likvidis la reton de tiaj komercistoj en la provinco Ruyigi, kio kvietigis albinojn kaj plejparto da ili revenis hejmen el siaj kaŝejoj. Samtempe komenciĝis la albinnombrado por povi defendi ilin.[1]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]