Ĉasado kontraŭ albinoj en Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉasado kontraŭ albinoj en Tanzanio - reprezalioj de personoj tuŝitaj je albinismo baziĝas sur konvinko, ke kelkiuj korpopartoj de albinoj posedus magian povon. La superstiĉo, aperanta ĉefe en Orienta Afriko, estas disvastigata de sanigistoj kaj ŝamanoj, kiuj uzas korpopartojn de albinoj kiel komponentoj al ritoj, miksaĵoj kaj eliksiroj, asertante, ke uzante magiajn povojn ili alportos bonfarton al iliaj akirantoj. Tio kaŭzas, ke la albinaj homoj estas persekutataj, kripligataj kaj murdataj, kaj iliaj tomboj malhonorigataj. Samtempe albinoj konfrontiĝas kun ostracismo, kaj eĉ kun perforto kaj murdoj, pro la konvinko pri ilia supozata malbeno, kiu alportas malfeliĉon.

Tanzanio[redakti | redakti fonton]

Laŭ pritaksaj donitaĵoj en Tanzanio populacio de albinoj nombras ĉ. 150 000 personoj, el kiuj 8000 estas membroj de Tanzania Albino Society (TAS). Parto de albinoj fuĝis al Daresalamo opiniante, ke tereno de la granda urbo donas al ili pli grandan sekurecon.

Decembre 2007 Tanzania Albino-Societo akuzis la registaron de Tanzanio pri malagemo kontraŭ kvar murdoj de albinoj, kiuj okazis dum la lastaj tri monatoj. Pli frue endanĝerigitaj estis ĉefe pli maljunaj albinaj virinoj kun ruĝaj okuloj, kelkiam mortigataj kiel sorĉistinoj. Nuntempe persekutataj estas ĉiuj albinoj, la objektoj de ĉasado, por akiro de korpopartoj de la viktimoj. Lige al plivastigo de la murdoj, prezidento de Tanzanio Jakaya Kikwete kelkfoje publike kondamnis fuŝkuracistojn kaj sanigistojn, iliajn helpantojn kaj perantojn, ankaŭ klientojn, kune kun policanoj, pro la murdoj kontraŭ albinoj. Inter la viktimoj estis ankaŭ infanoj, forkaptitaj de la gepatroj. La mortigistoj kaj kunlaborantaj personoj uzas harojn, manojn, krurojn, haŭton, okulojn, seksorganojn kaj sangon de albinoj por magiaj ritoj kaj fabrikado de amuletoj kaj magiaj eliksiroj. Fiŝistoj fiŝkaptantaj sur la Viktoria lago enplektigas en siaj retoj la harojn de albinoj, kio laŭ ili havas magian influon por pligrandigi rikoltojn, aŭ kaŭzos, ke en la ventro de kaptita fiŝo trovos la oron. Regopovoj de Tanzanio entreprenis kelke da paŝoj por protekti la loĝantaron de albinoj. La prezidento anoncis printeme 2008 ekbatalon kontraŭ praktikado de sanigistoj. Aparte, albina virino Al-Shymaa Kway-Geer, estis nomumita membro de la tanzania parlamento, estante unua parlamentano el ĉi tiu socio en la historio de Tanzanio. La polico estis komisiita pretigi listojn de albinoj kaj certigon de ilia aparta protektado. Por antaŭgardi profanadon de kadavroj, la tomboj de albinoj estas surverŝataj per betono.

Aliaj afrikaj landoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ raporto de organizaĵo Under the Same Sun (Sub la sama suno) okupiĝanta pri ĉasado kaj atakoj al personoj malsanaj je albinismo, en la 21-a jarcento ili fariĝis viktimoj de ne malpli ol 300 atakoj en 23 landoj de Afriko. Mortigoj okazas en Kenjo, Ugando, Zambio, Burundio, Kongo kaj Niĝerio. Tamen plej ofte la atakoj okazas en Tanzanio apud Viktoria lago, en regionoj loĝataj de sukumoj: Regiono Mwanza, Regiono Shinyanga kaj Regiono Mara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]