Martyna Wojciechowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Martyna Wojciechowska, propre Marta Eliza Wojciechowska (naskiĝis la 28-an de septembro 1974 en Varsovio) – pola televida prezentistino, ĵurnalistino, vojaĝistino kaj verkistino.

Edukiteco[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 7 jaroj trejnis ritman gimnastikon. Abiturientino de la 22-a liceo je la nomo al Jose Marti en Varsovio. Laŭ edukiteco ekonomikisto – studis administradosciencon kaj merkatikon. Specialiĝis pri kunlaborigo de homoj. En 2005 defendis kun distingo finan laboraĵon ĉe postdiplomaj studoj MBA en Polish Open University.

Profesia laboro[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis televide en la aĝo de 19 jaroj kiel modelino, laboras en televido TVN, kie gvidis diversajn programoj - de septembro 2009 Virino fine de la mondo.

Kunlaboris kun pluraj revuoj kiel, „Playboy” aŭ „Voyage”. De februaro 2007 ĉefredaktorino de „National Geographic” kaj „National Geographic Traveler”. Ankaŭ ŝi estas ĉefredaktorino de dulinva (pola-angla) revuo por vojaĝantoj „Kaleidoscope”.

Ŝi partoprenis kelke da reklam-kampanjoj.

Sportaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas konkursa ŝoforo (de la 17-a vivjaro posedas Intenacian Sportan Konkursan Licencon por du- kaj kvarradaj veturiloj. Kunlaboris kun la Teamo EFL Corsa Rally. Hobion al motorizo ligas kun emo al subakvado (licencita teknika subakvisto de Normoxic Trimix Diver IANDT kaj Divemaster PADI) kaj de ĉiuj ekstremaj sportoj (interalie altmonta grimpado) kaj kun vojaĝado. En 2002 partoprenis ralion Sahara-Dakar – kaj ŝi finis ĝin kiel la unua polino kaj virino el Mez-Orienta Eŭropo. Ŝi akiris la duan lokon en ĝenerala klasifiko de la Ralio Transsiberio 2003.

La 22-an de januaro 2010 finis konkeron de Krono de la Tero. Ŝi estas la tria polino, kiu grimpis al ĉiuj la plej altaj montoj de la sep kontinentoj. Kiel la dua polino faris tion en pli malfacila versio de Reinhold Messner.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]