Stephen Gilman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephen Gilman
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1917 (1917-08-26)
en Ĉikago
Morto 23-an de novembro 1986 (1986-11-23) (69-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Princeton
Okupo
Okupo filologo • universitata instruisto • romanisto
vdr

Stephen GILMAN (Ĉikago, 1917 - Kambriĝo, Masaĉuseco 23a de novembro de 1986), estis usona hispanisto.

En 1940 li ricevis sian titolon de Bakalaŭro en Artoj summa cum laude en la Universitato de Princeton, kie li studis kaj estis disĉiplo de Américo Castro, kaj doktoriĝis en 1943 en la sama institucio. Post pasi du jarojn kiel milita servo, li revenis al Princeton kiel helpprofesoro de 1946 al 1948. Li geedziĝis kun Teresa Guillén, filino de la hispana poeto Jorge Guillén kaj filino de la profesoro de komparliteraturo Claudio Guillén, ambaŭ tiam ekziliitaj el Hispanio. En 1948 li pasis al la Ohio State University kiel asocia profesoro kaj en 1950 li iĝis profesoro. Li estis asocia profesoro en Harvard en 1956 kaj profesoro de tiu sama universitato ekde 1957 ĝis sia retiro en 1985. En 1984 li ricevis la premion de Artoj kaj Beletroj pro siaj kontribuoj al Hispanismo.

Kiel hispanisto li dediĉis sian studintereson al analizo de la Cantar de mio Cid, la Lazarillo de Tormes, la teatro de Lope de Vega kaj ĉefe La Celestina, libro pri kiu laij opinioj estis tre diskutitaj ĉe li sekvis la ideologiaj bazoj de sia instruisto Américo Castro. Li studis ankaŭ la librojn La kartuzio de Parmo de Stendhal kaj Huckleberry Finn de Mark Twain. Inter liaj verkoj elstaras The Art of "La Celestina" (1956) kaj The Spain of Fernando de Rojas (1972), Galdós and the Art of the European Novel (Princeton, 1981; en hispana Galdós y el arte de la novela europea 1867-1887 Madrid: Taurus, 1985), Cervantes and Avellaneda (México, 1951) kaj la postmorta The Novel According to Cervantes (Berkeley, 1989).