Dino Buzzati
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Dino BUZZATI TRAVERSO | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1906 en Beluno | |
Morto | la 28-an de januaro 1972 en Milano, Lombardio, Italio | |
Mortokialo | pankreata karcinomo [#] | |
Religio | ateismo [#] | |
Nacieco | Itala | |
Lingvoj | itala lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Italio • Itala reĝlando [#] | |
Alma mater | Universitato de Milano [#] | |
Familio | ||
Patro | Giulio Cesare Buzzati [#] | |
Gefratoj | Adriano Buzzati-Traverso [#] | |
Profesio | ||
Profesio | verkisto | |
Verkoj | La dezerto de la tataroj ❦ Kuko [#] | |
Honorigoj | Premio Strega [#] | |
TTT | ||
Retejo | http://www.dinobuzzati.it [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Dino BUZZATI TRAVERSO estis itala ĵurnalisto, pentristo kaj verkisto.
Buzzati naskiĝis en San Pellegrino, sojle de la norditala urbo Beluno, en 1906. Lia patro Giulio Cesare, mortinta en 1920, estis famkonata juristo el beluna familio, dum lia patrino Alba Mantovani devenis de nobela familio el Venecio (la familio Badoer). Li naskiĝis kiel la tria el kvar filoj: Augusto (1903-?), Angelina (1904-2004) kaj Adriano (1913-1983), famkonata genetikisto. La familio Buzzati kutimis pasigi la somerojn en sia vilao en Beluno kaj la vintron en Milano, kie la patro, kiu profesoris pri internacia juro, laboris ĉe la ĵusfondita universitato Bocconi, kaj samtempe ĉe la universitato de Pavia.