John Grinder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Grinder
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1940 (1940-01-10) (84-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Santa CruzUniversitato de San-Francisko
Okupo
Okupo lingvistopsikologoverkistofilozofo • universitata instruisto
TTT
Retejo https://www.johngrinder.com
vdr

John Grinder (naskiĝis dum 1940) estas usona anglisto kaj lingvisto. Li estas kunevoluinto de la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado (NLP).

Grinder studis lingvistikon kaj aparte anglistikon. Intense li esploris pri la koncepto de "Genera Transforma Gramatiko" de Noam Chomsky. Kiel profesoro en la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz li konatiĝis kun la tiutempa studento de psikologio Richard Bandler. Richard Bandler, kiu tiam gvidis grupon de Gestalt-terapio, petis la lingviston partopreni la grupon kiel observanto. Pli poste la du sciencistoj interŝanĝis la rolojn de observanto kaj grupa gvidanto. Komune ili tiumaniere komencis esplori la (aparte senlingvajn) komunikajn mekanismojn en psikoterapio. Ekde la jaro 1974 ili modeligis propran terapian koncepton, kiu aparte enplektis sukcesajn psikoterapiajn teknikojn de la terapiistoj Fritz Perls, Virginia Satir, Milton Erickson kaj (pli poste) Gregory Bateson.

En la publikaĵoj The Structure of Magic (2 volumoj, kies unua aperis dum 1975) kaj Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson (2 volumoj, 1975 kaj 1977) la duopo aparte analizis kaj adaptis la ekkonojn de Milton Erickson pri hipnota terapio. Per tiuj kaj sekvaj libroj John Grinder kaj Richard Bandler donis la fundamenton por la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado (NLP).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • On Deletion Phenomena in English; 1972
  • kune kun Suzette Elgin, Guide to Transformational Grammar, eldonejo Holt 1973
  • kune kun Richard Bandler, The Structure of Magic: A Book about Language and Therapy; 1997 (ISBN 0831400447)
  • la samaj, Structure of Magic , volumo 2: A Book about Communication and Change; 1980 (ISBN 0831400498)
  • la samaj, Therapie in Trance. Hypnose: Kommunikation mit dem Unbewussten; 6-a eldono, Stuttgart (eldonejo Klett-Cotta) 1992 (ISBN 3608951407)
  • la samaj, Metasprache und Psychotherapie. Die Struktur der Magie I. Paderborn, eldonejo Junfermann, 11-a eldono 2005. ISBN 978-3-87387-186-1
  • la samaj, Kommunikation und Veränderung. Die Struktur der Magie II. Paderborn, eldonejo Junfermann, 8-a eldono 2003. ISBN 978-3-87387-187-8
  • la samaj, Neue Wege der Kurzzeit-Therapie. Paderborn, eldonejo Junfermann, 14-a eldono 2007. ISBN 978-3-87387-193-9
  • la samaj, Patterns. Muster der hypnotischen Techniken Milton Ericksons. Paderborn, eldonejo Junfermann, 3-a eldono 2005. ISBN 978-3-87387-139-7
  • la samaj, Reframing. Paderborn, eldonejo Junfermann, 8-a eldono 2005. ISBN 978-3-87387-228-8
  • la samaj, Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson, M.D.; 1997 (ISBN 1555520529)
  • la samaj, Frogs Into Princes; 1979 (ISBN 187084503X)
  • kune kun Michael McMasters, Precision: A New Approach to Communication: How to Get the Information You Need to Get Results; 1994 (ISBN 1555520499)
  • kune kun Judith DeLozier, Der Reigen der Daimonen; eldonejo Junfermann, Paderborn 1995. (ISBN 978-3-87387-135-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]