Peter Benoit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Benoit
Peter Benoit, pentrita en 1883 de Jan van Beers (1852-1927)
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1834
en Harelbeke
Morto 8-an de marto 1901
en Antverpeno
Nacieco flandra
Sukcesis kiel komponisto
Reprezentaj verkoj oratorioj De Schelde kaj Lucifer
Persona informo
Tombo Schoonselhof
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Reĝa Konservatorio de Bruselo
Okupo
Okupo dirigentokomponistopolitikisto • muzikologo
Verkoj Q1912251
vdr

Peter Leonard Leopold BENOIT [benŭA] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1834 en Harelbeke, Flandrio, mortis la 8-an de marto 1901 en Antverpeno) estis Flandra komponisto.

Lia patro, la orgenisto de la loka vilaĝo, estis lia unua instruisto. En 1851 Benoit eniris la Bruselan Konservatorion, kie li restis ĝis 1855 kaj studis ĉefe sub François-Joseph Fétis. Dum ĉi tiu periodo li komponis muzikon por multaj melodramoj, kaj por opero Le Village dans les montagnes (La vilaĝo en la montaro) por la Parko-teatro, kies dirigento li iĝis en 1856. Li gajnis registaran premion kaj mondonacon en 1857 pro sia kantato Le Meurtre d'Abel (La mortigo de Habelo). Tio ĉi ebligis al li vojaĝi tra Germanio. Dum tiu vojaĝo li trovis tempon verki konsiderindan kvanton de muziko, kaj ankaŭ eseon L'École de musique flamande et son avenir (La flandra muzikskolo kaj ĝia estonto).

Fétis laŭte laŭdis lian Messe solennelle (Solena meso), kiun Benoit produktis en Bruselo, reveninte de Germanio. En 1861 li vizitis Parizon por la produktado de lia opero Le Roi des Aulnes (germane Erlkönig), kiu, kvankam akceptita de la Théâtre Lyrique (fama operejo tiama en Parizo), neniam estis surscenigita. Denove hejmenreveninte, li mirigis la muzikan mondon pro la produktado en Antverpeno de sankta tetralogio, kiu konsistis el lia Cantate de Noël (Kristnaska kantato), meso, Te Deum kaj Rekviemo, en kiu estis reprezentataj grandamezure liaj teorioj pri la Flandra muziko.

Konsekvence de lia pasio por fondi tute apartan Flandran skolon, Benoit ŝanĝis sian personan denaskan francdevenan nomon Pierre al la nederlandlingva ekvivalento Peter. Per grandegaj penoj li sukcesis kolekti ĉirkaŭ si malgrandan aron da fervoruloj, kiuj vidis kun li la eblojn krei skolon, kies muziko fundamente malsamus de la Franca kaj Germanaj skoloj.

La plej gravaj komponaĵoj de Benoit estas la Flandraj oratorioj De Schelde (Skeldo) kaj Lucifer (tiu ĉi lasta tamen renkontis kompletan malsukceson okaze de ĝia produktado en Londono en 1888); la operoj Het Dorp in 't Gebergte (La vilaĝo en la montoj) kaj Isa, la Drama Christi; grandega amaso da kantoj, kantaroj, malgrandaj kantatoj kaj motetoj. Benoit ankaŭ verkis grandan nombron da eseoj pri muzikaj temoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]