Schönenbuch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schönenbuch
Blazono de Schönenbuch
Schönenbuch
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 32′ 14″ N 7° 30′ 4″ O / 47.53722 °N, 7.50111 °O / 47.53722; 7.50111 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 14″ N 7° 30′ 4″ O / 47.53722 °N, 7.50111 °O / 47.53722; 7.50111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1434
Areo 1,36 km²
Alteco 355 m super marnivelo
Poŝtkodo 4124
Komunumkodo 2774
Mapo de Schönenbuch
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Schönenbuch estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1434 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schönenbuch siutas en la regiono Sundgau sur alteco de 355 m s.m.. Kun nur 1434 loĝantoj kaj grandeco de 1,36 km² ĝi estas la plej malgranda komunumo de la distrikto, kaj laŭ areo la dua plej malgranda komunumo de la kantono. De tri flankoj la komunumo estas ĉirkaŭigita de Francio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schönenbuch limas en sudo al Neuwiller (Francio), en okcidento kaj nordo al Hagenthal-le-Bas (Francio), kaj en oriento al Allschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la buslinio 33 de Basellando Transport AG Schönenbuch estas konektita kun Allschwil kaj la urbo Bazelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schönenbuch datiĝas el la jaro 1315. Tiam la loko apartenis la bazela Monaĥejo St. Clara. Post la Franca Revolucio en la jaro 1792 ĝi formis dum kelkaj monatoj parton de la Raŭraĥa Respubliko, kaj ek de 1793 ĝi apartenis al Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Schönenbuch al la malnova Kantono Bazelo kaj de post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Schönenbuch apartenas al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]