Armin Gmeiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armin Gmeiner
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1964 (1964-08-24) (59-jaraĝa)
en Meßkirch
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Armin GMEINER (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1964 en Meßkirch) estas germana eldonisto.

Kiel messervanto de pastro Bernhard Eichkorn, li konatiĝis kun la Esperanto-movado. En 1986, kiel studento de ekonomia inĝenierarto (direkto presado kaj eldonado), li komencis eldoni tradukojn kaj aliajn verkaĵojn en Esperanto. Inter la unuaj publikaĵoj estis la verko Max Josef Metzger: martiro por paco kaj unueco en Kristo, pioniro de ekumenismo kaj esperantisto de 1987.[1] Poste aldoniĝis verkoj pri regiona historio. Ekde 1998 li eldonas krimromanojn.

En 2009 lia eldonejo Gmeiner-Verlag GmbH havis 12 dungitojn kaj eldonas pli ol 50 krimromanojn jare. La eldonejo ne plu vendas librojn en Esperanto, tamen ankoraŭ en 2014 ĝi publikigis la aŭtobiografion de Bernhard Eichkorn pri lia neesperantista kaj esperantista vivo, kaj en 2007 la kantaron KANTU de Albrecht Kronenberger. Pri la distribuado de ĉi-lastaj verkoj zorgas ties aŭtoroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]