Minik Wallace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minik Wallace
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1890 (1890-01-01)
en Gronlando
Morto 29-an de oktobro 1918 (1918-10-29) (28-jaraĝa)
en Usono
Mortokialo Hispana gripogripo
Tombo Indian Stream Cemetery
Ŝtataneco Gronlando
vdr

Minik Wallace (1887 - 29-an de oktobro 1918) estis inuita junulo, kiu estas kunprenita — kun sia patro kaj 4 parencoj — en 1897 fare de polusa esploristo Robert Peary al Novjorko. Ili estis lokigitaj en la kela etaĝo de la American Museum of Natural History por antropologiaj esploroj kiel vivantaj objektoj. La esplorojn gvidis la tiea kuratoro Franz Boas.

Post kiam la parencoj kaj la patro mortis pro tuberkulozo, oni trompis la junulon per falsa enterigo. William Wallace — gvidanta kunlaboranto de la muzeo — adoptis la orfon en sia familio. Kvankam la knabo estis prezentita en la publikaj dokumentoj kiel Minik Peary Wallace, ne ekzistas dokumentaj pruvoj pri la jura adoptado. Kiam la 16-jarulo eksciis, ke skeleto de lia patro estas ekspoziciita en la muzeo, li perdis ĉiun fidon. Minik reveturis en 1909 al Gronlando, sed ne povis realkutimiĝi al loka vivo kaj revenis en Novjorkon en 1916. Li mortis tie la 29-an de oktobro 1918 kiel arbara laboristo en North Stratford, New Hampshire, pro hispana gripo. Oni entombigis lin tie.

La kanadano Kenn Harper publikigis informojn pri tiu historio en la 1980-aj jaroj kaj tiel la American Museum of Natural History sentis sin deviga transporti la restaĵojn de la mortinta inuito de Novjorko al lia hejmo, kie oni entombigis ilin en 1993.

La romano Minik de Ralf Isau rakontas pri la vivo de Minik.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]