Suna vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La suna ventosunvento estas fluo da plasmo ĉefe konsista el jonoj kaj elektronoj, elĵetitaj el la alta atmosfero de Suno. Tiu fluo varias en temperaturo kaj rapideco laŭ la suna aktiveco dum la suna ciklo. Koncerne al aliaj steloj, oni parolas ĝenerale pri stela vento.

Suna vento en Magnetosfero.
Kiel la suna vento "forblovas" la teran magnetan kampon (artista vido)

La komponiĝo de la suna plasmo estas sama kiel tiu, de la suna korono, 73 % da hidrogeno kaj 25 % da heliumo. Suno elĵetas ĉirkaŭ 109 kilogramojn ĉiu sekundo. En la korono, je temperaturo de 1 000 000 K, la hidrogenaj atomoj estas jonigitaj, kaj elĵetitaj kun rapideco de 400 ĝis 800 km/sec.

La suna plasmo suferas la influon de magneta kampo: la fluo estas pli rapida en la koronaj truoj (ĉe la sunaj polusoj, tie, kie la kampaj linioj estas perpendikularaj al la suna surfaco). Male, la suna vento estas malpli rapida ĉe la suna ekvatoro.

Arta reprezentacio de la spiralo de Parker

La suna vento ankaŭ influas la formon de la suna magneta kampo. Pro la kombino de ĝia elĵeta movo kun la suna rotacio, la linioj de la magneta kampo sekvas spiralon, tiel nomata spiralo de Parker, laŭ Eugene Parker, usona astrofzikisto kiu teoriis pri la suna vento en la 1950-aj jaroj.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

La partikloj de la suna vento, kaptitaj de la tera magneta kampo kumuliĝas en la Zonoj de Van Allen kaj estigas la nordajn brilojn. Same okazas ĉe aliaj planedoj (Jupitero, Saturno, Neptuno, Urano).

La suna vento ankaŭ estigas la rektan voston de kometoj. Tiu vosto, farita el plasmo, direktiĝas ĉiam al la mala direko de tiu de Suno. (La dua vosto, kurba, konsistiĝas el polvo repuŝata de la premo de radiado).

La suna vento blovas « bobelon » da plasmo en la interstela medio, tiu bobelo estas tiel nomata heliosfero kaj ĝia ekstera limo estas tie, kie la puŝo de la suna vento ne plu povas forpeli la interstelan medion (interstela gaso, stela vento de proksimaj steloj...). Tiu limo, tiel nomata Heliopaŭzo markas la limon de la Sunsistemo. Tiu limo (kies grando estas malbone konata) ne estas sfera, sed disformata pro la movo de Suno rilat'al la interstelaj gasoj.

Fortaj blovoj de suna vento, estigataj de sunaj erupcioj, aŭ aliaj perfortaj fenomenoj estas tiel nomataj sunaj tempestoj. Sur Tero, tiaj tempestoj perturbas la komunikadon per radiofonio kaj televido. En kosmo, ili ekponas la satelitojn kaj la kosmosondilojn al fortaj radiadaj dozoj, kaj povas endanĝerigi la vivon de la kosmonaŭtoj (kaj eĉ, oni supozas, tiun de vojaĝantoj en aviadiloj).

Nova scienco, la kosma meteologio, studas la fizikan staton de la suna vento kaj de la kosmaj radiadoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La kosma meteorologia bulteno: