Albert Pálffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Pálffy
Persona informo
Albert Pálffy
Naskiĝo 20-an de aprilo 1820 (1820-04-20)
en Gyula
Morto 22-an de decembro 1897 (1897-12-22) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Pálffy, hungare Pálffy Albert estis hungara verkisto, ĵurnalisto, politikisto, membro de Societo de Dekopo, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. En hungaraj fontoj lia nomo aperis ankaŭ en formoj Pálfi kaj Pálffi.

Albert Pálffy

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Gyula en la 20-an de aprilo 1820. Lia patro estis oficisto pri salaj liveradoj. Li studis komence teologion, poste juron (el kio li diplomiĝis). Tamen li iĝis elstara ĵurnalisto en Pest. Post la revolucio en 1848 li redaktis revolucieman periodaĵon. Post unu jaro li atakis eĉ la hungaran kabineton, tial li arestiĝis. Post la senarmigo ĉe Világos li kaŝvagadis ĝis la ektrovo, rezulte li deportiĝis en 1953 al Budweis. En 1856 li edziĝis kaj revenis al Pest por daŭrigi la verkadon. Ekde 1867 li iĝis ano de la Societo Kisfaludy. Dum lasta periodo de sia vivo li verkis precipe romanojn. Li mortis en Budapeŝto, en la 22-an de decembro 1897.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj ne tradukiĝis al aliaj lingvoj, la originalaĵoj nuntempe forgesiĝis.