Saltu al enhavo

Santa Cruz de la Sierra (Cáceres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Santa Cruz de la Sierra kaj Santa Cruz.
Santa Cruz de la Sierra
la urbodomo de Santa Cruz
la urbodomo de Santa Cruz
la urbodomo de Santa Cruz
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10...
Politiko
Urbestro María Belén Corredera Miura
Demografio
Loĝantaro 319  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 20′ N, 5° 51′ U (mapo)39.336111111111-5.8458333333333Koordinatoj: 39° 20′ N, 5° 51′ U (mapo) [+]
Alto 604 m [+]
Areo 44,6 km² (4 460 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de la Sierra (Ekstremaduro)
Santa Cruz de la Sierra (Ekstremaduro)
DEC
situo en Ekstremaduro
Santa Cruz de la Sierra (Hispanio)
Santa Cruz de la Sierra (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de la Sierra (Cáceres) [+]
vdr

Santa Cruz de la Sierra (Sankta Kruco de la Montareto) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 319 loĝantoj sur areo de 44,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas santacruceños.

Santa Cruz de la Sierra estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 604 m; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Ĝi estas ĉe la aŭtoŝoseo el Madrido al Lisbono, post preterpaso de Trujillo en direkro al Mérida. Estas je la nordo de monto videbla de malproksime en la ebenaĵo.

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Historio kaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la Neolitiko, la epoko de Romia Imperio kaj visigotoj nome marmora pilastro. De la epoko de araboj estas sur la montopinto restoj de kastelo, domoj kaj tombejo.

En la epoko de la Konkero de Ameriko ludis gravan rolon Ñuflo de Chaves, ano de tiu municipo kaj fondinto de la urbo de Santa Cruz de la Sierra en Bolivio, kiu prenis nomon el tiu eta vilaĝo. Nun ambaŭ lokoj estas ĝemelitaj.

En ruinoj estas monaĥejo de la 17-a jarcento, kun restaĵoj de murpentraĵoj kaj skulptaĵo de Sankta Aŭgusteno el granito. La preĝejo estas de la 16a jarcento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Blazono de la familio Chaves (Ñuflo de Chaves, fondinto de Santa Cruz de la Sierra en Bolivio), en la centro kvin ŝlosiloj (chaves en portugala).