Sitka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sitka
(New Archangel Новоархангельск)
angle: Sitka
urbo
Oficiala nomo: Sitka
Lando Usono Usono
Federacia ŝtato Alasko
Insulo Insulo Baranof
Historiaj regionoj Tlingitoj, Rusa Ameriko
Situo Sitka
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 57° 03′ 05″ N 135° 20′ 19″ U / 57.05139 °N, 135.33861 °U / 57.05139; -135.33861 (mapo)
Areo 12 461,8 km² (1 246 180 ha)
 - de akvo 5 018,2 km² (501 820 ha)
 - de aglomeraĵo 31,1 km² (3 110 ha)
Loĝantaro 8 986 (2005)
Denseco 0,72 loĝ./km²
Kolonogita 1799
Urbestro Cheryl Westover
Horzono AST (UTC-9)
 - somera tempo AST (UTC-8)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 907
Situo enkadre de Alasko
Situo enkadre de Alasko
Situo enkadre de Alasko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Sitka, Alaska
Retpaĝo: www.cityofsitka.com
Map
Sitka en la jaro 1891
Strato de Sitka en la 1890-aj jaroj
Rusa ortodoksa preĝejo en Sitka

Sitka estas urbo de la ŝtato Alasko en Usono. La urbo donis sian nomon al la Sitka-piceo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Sitka devenas de Sheet’ká (el la tlingita Shee At'iká kaj signifas "Homoj de ekster Shee". Sheet’-ká X'áat'l (aŭ simple Shee) estas la tlingita nomo de la insulo Baranof. Foje oni nomas la urbon ankaŭ "Sitka-by-the-Sea" (t.e. Sitka ĉe la maro).

Geologio[redakti | redakti fonton]

La unua sidejo de la urbo Sitka estis la dudek metrojn alta Noow Tlein (kastelo-monteto) ĉirkaŭita de akvo je tri flankoj, kaj kies aliro de la lando estas malfaciligita pro altaj tajdoj.

La pozicio estis stratege bona, ideala por fortikaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1787, Aleksandro Baranov fondis komercejon ĉe Nov-Arĥangelsko, kien li translokis rusajn servutulojn kaj aleutajn sklavojn.

De 1799 ĝis 1804, li estis guberniestro kaj administranto de rusa Ameriko kaj decidis konstrui sian ĉefurbon en Nov-Arĥangelsko. La fortikaĵo estis detruita de la tlingitoj en 1802. Baranov regajnis la ejon du jarojn poste dum la batalo de Sitka. Al la oficiala nomo la loĝantoj daŭre preferis la nomon Sitka.

En 1807, la guberniestro loĝis en la finkonstruita kastelo Baranov.

En 1870, la urbo iĝis ortodoksa episkopujo, la unua sur la amerika kontinento.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Sitka estas urbo, en kiu okazas parto de la agado de la filmo La propono (angle: The proposal, 2009)[1]

Romano[redakti | redakti fonton]

Sitka estas urbo, kie okazas agado de la romano de Michael Chabon "The Yddish Policemen's Union" (2007) en hotelo Zamenhof, kie estas kadukaj esperantlingvaj surskriboj, ĉar la hotelo estis konstruita kvindek jarojn pli frue por judoj forkurintaj antaŭ faŝismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam la filmado okazis en Rockport, Masaĉuseco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]