Michael Chabon
Michael Chabon | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Michael Chabon | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1963 (59-jara) en Vaŝingtono | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Columbia (Marilando) • Berkeley [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Picburgo • Universitato Carnegie Mellon • Universitato de Kalifornio ĉe Irvine • Universitato de Kalifornio • Howard High School [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ayelet Waldman [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • eseisto • scenaristo • romanisto • kolumnisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • televida produktoro [#] | ||||
Aktiva en | Berkeley [#] | ||||
Aktiva dum | 1987– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Amazing Adventures of Kavalier & Clay ❦ The Yiddish Policemen's Union [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael CHABON (naskita 1963) estas jud-usona verkisto. Lia familia lingvo estas la jida. [1]
Li diplomiĝis ĉe University of Pittsburgh en 1984 kaj faris magistran kurson ĉe University of California, Irvine.
La unua romano de Chabon, The Mysteries of Pittsburgh (1988), estis eldonita kiam li estis 25-jaraĝa. Li sekvigis ĝin per Wonder Boys (1995), kaj du mallong-rakontaj kolektoj. En 2000, Chabon finverkis romanon The Amazing Adventures of Kavalier & Clay, kiu ricevis la Premion Pulitzer por Fikcio en 2001.
Lia romano The Yiddish Policemen's Union (kiu mencias fikcian "Hotel Zamenhof" kun esperantlingvaj ŝildoj "elevatoro") estis publikigita en 2007 kaj gajnis la premiojn Hugo, Sidewise, Nebula kaj Ignotus [2][3][4]; lia folietono Gentlemen of the Road aperis kiel libreto ankaŭ tiun saman jaron. En 2012 Chabon publikigis Telegraph Avenue, pri la vivo de du familioj en San Francisco en la jaro 2004. Chabon sekvis sian verkadon en novembro 2016 per sia plejnova romano, Moonglow, fikciaj memoraĵoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ . Jews on ice.. Salon.com (May 4, 2007). Alirita April 13, 2013. “... My grandparents both spoke Yiddish on my mother's side...”.
- ↑ 2008 Hugo Awards. The Hugo Awards. World Science Fiction Society (c. 2009). Alirita July 3, 2009.
- ↑ Winners and Finalists. Sidewise Awards for Alternate History. Uchronia (n.d.). Alirita July 3, 2009.
- ↑ 2008 Nebula Awards. The Nebula Awards. Science Fiction and Fantasy Writers of America. Arkivita el la originalo je July 19, 2009. Alirita July 3, 2009. Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine