Gábor Baross

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Baross [baroŝ], hungare Baross Gábor, Esperante Gabrielo Baross estis talenta hungara politikisto. La hungaroj nomumas lin simple feroministro. La fero celas ne nur la fervojon, sed ankaŭ firmon de fero.

Pentraĵo pri Gábor Baross
Skulptaĵo de Baross ĉe centra stacidomo de Budapeŝto en placo Baross

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1848 en Pruzsina kaj frekventis la lernejojn en Léva kaj en Esztergom, poste li estis universitatano en Budapeŝto. Li eklaboris - kiel oficisto - en Trencsén, dume li komencis politikadi. En 1875 li elektiĝis parlamentano. Ekde 1883 li iĝis vicministro, jam ekde 1886 ministro pri trafiko, baldaŭe ĝis sia morto ministro pri komerco.

Homaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Baross estis ege laborema, sed aŭtoritata persono, eĉ la opozicio estimis lin.

Liaj agoj[redakti | redakti fonton]

La plej menciinda laboro estis nova konvena tarifo por la fervojo en 1889, sed li estis la motoro pri evoluigo de haveno de Fiume. Laŭ la eksterlandaj spertoj li fondis Poŝtan Ŝparkason, kiu portis freŝan kapitalon al Hungara reĝlando. En 1892 jam en 3916 komunumoj havis ŝparkason. Menciindas, ke tiam la ŝparkasa servo uzis krom la hungaran ankaŭ aliajn 7 lingvojn. Nuntempe ĉie tiu servo ne ekzistas, nur en la oficiala lingvo. Baross unuigis poŝton kaj telegrafajn servojn, fondis lernejon por telefonistoj kaj telegrafistoj. Dum lia ofico la telefonado inter Budapeŝto kaj Vieno ekfunkciis. Post sia morto tuj ekfunkciis la navigado tra Fera Pordo. Lia entuziasma laboro plenumis ĝin.

Pro la senĉesa laborado li mortis en 1892.

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • stratoj, placoj lernejoj pri Baross en Budapeŝto kaj ankaŭ aliloke
  • lia naskiĝloko prenis la nomon "Barossháza"