Boabdilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boabdilo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1459 (1459-01-01)
en Granado,  Nazaria Granada Reĝlando
Morto 30-an de novembro 1493 (1493-11-30) (34-jaraĝa)
en Fez, Ŭattasida dinastio
Religio islamo vd
Ŝtataneco Nazaria Granada Reĝlando vd
Familio
Dinastio Nazaria dinastio vd
Patro Abu al-Hasan Ali, Sultan of Granada vd
Patrino Aixa vd
Gefratoj Juan de Granada vd
Edz(in)o Morayma vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abū ʿAbd Allāh Muḥammad b. ʿAlī (أبو عبد الله محمد ابن علي) estis la lasta reĝo de la Regno de Granado, konata kiel Muḥammad la 11-a (estis la dek unua sultano kiu havis la nomon Muḥammad), membro de la nazaria dinastio, nomata de la kristanoj BoabdilBoabdil la Juna kaj populare konata en lia epoko per la surnomo الزغابي Al-Zugabi, "la Malfeliĉa". Boabdilo n. en (Granado en 1459? kaj m. en Fezo en 1533).

Laŭ tre konata legendo de Andaluzio kies vereco ne eblas konfirmi en skribaĵoj, post la foriro de Granado survoje al la ekzilo en Alpujarras, en monteto la reĝo elturnis sian kapon por vidi la urbon lastafoje kaj ploris, aŭskultante de sia patrino la sultanino Aiŝa la vortojn "ploru kiel ino kion vi ne sciis defendi kiel viro". Pro tio la monteto ricevis la nomon Ve-spiro de la maŭro.

En sia ekzilo en Alpujarras, la sultano instaliĝis en la almeria vilaĝo Laujar de Andarax kiu estis lia lasta rezidejo en Iberio ĝis la definitiva foriro al Afriko.