Klemato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klemato
Clematis 'Nelly Moser'
Clematis 'Nelly Moser'
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Klematido Clematis
Dill. ex L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Klemato, aŭ klematidoklematito (latine Clematis), estas genro el la familio ranunkolacoj. Ĝi enhavas 200 speciojn de staŭdoj, herbecaj plantoj kaj arbedoj, grimpemaj plantoj, ĉiamverdajfalfoliaj plantoj. Plej multaj estas grimpaj ĉe la petioloj. Ili havas diversajn florojn. Multaj specioj kaj varioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj, ornamplantoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de la genro venas el latina clematis, clematidis (aŭ el la greka κληματίς, κληματίδος), kiel nomiĝis tiu planto en tiuj antikvaj lingvoj.

Kvankam PIV ĝenerale respektas la klasikan esperantigon laŭ la genitiva formo (ekzemple Adonis > adonido[1]), tiuokaze ĝi elektis alian transskribon kun la termino klematito[2]. PIV ne forĵetas la terminojn "klemato" kaj la pli logikan "klematido"[3], sed preferas la finaĵon "-it/o", eble pro la franca influo (Clématite). Tamen la aliaj lingvoj ne uzas la literon t en la finaĵo, do fine tio estigas malregulecon kun la aliaj genroj enhavantaj la finaĵon "-is / -id-". Tio ne harmonias kun la filozofio de Esperanto.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Clematis alpina[redakti | redakti fonton]

Clematis alpina

Klemato alpa (Clematis alpina) estas floranta falfolia grimpoplanto de la genroClematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata de ĝardenistoj pro siaj spektaklaj floroj. Ĝi portas 1- ĝis 3-colajn printempoflorojn sur longaj tigoj en multaj koloroj.[4] C. alpina estas apartenanta al Eŭropo; en Usono ĝi kreskas plej bone en American Horticultural Society zonoj 9 ĝis 6, kiu jestas ĝenerale trovita en la suda Usono.[5]

Kultivovarioj inkludas la palrozkoloran "Willy," malhelbluan "Helsingborg," kaj lavendbluan "Pamela Jackman".

C. alpina [6] kaj ĝia kulturvario "Pamela Jackman"[7] ambaŭ gajnis Award of Garden Merit de la Royal Horticultural Society.

Clematis patens[redakti | redakti fonton]

Clematis patens

Clematis patens estas floranta ĉiamverda grimpoplanto de la genro Clematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata per ĝardenistoj kaj hortikulturistoj pro siaj mirindaj grandaj floroj. Philipp Franz von Siebold konigis ĝin en Eŭropo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La specia epiteto patens (lat.) signifas en Esperanto malfermadisstaranta.

Clematis vitalba[redakti | redakti fonton]

Clematis vitalba
Clematis vitalba - Muzeo de Tuluzo

Clematis vitalba estas specio de klematito.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas staŭda liano kun kontraŭe duopaj falfolioj. La floroj estas blanka-verdaj. La perianto ne enhavas petalojn nur sepalojn. Fruktoj estas plurakenoj kun maturiĝinta stiluso kiu formas plumecan ariston videblan dum vintro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. adonido en PIV ĉe vortaro.net
  2. klematito en PIV ĉe vortaro.net
  3. klemato en PIV ĉe vortaro.net
  4. (2004) The Southern Living Garden Book. Steve Bender. ISBN 0-376-03910-8.
  5. Plant Heat-Zone Map (pdf). American Horticultural Society. Alirita 15 Sept 2009.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2017-06-12.
  7. Royal Horticultural Society. Alirita 2021-11-21.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]