Betanzos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betanzos
municipo de Galegio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 15300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 082  (2023) [+]
Loĝdenso 541 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 17′ N, 8° 13′ U (mapo)43.2791691-8.2106329Koordinatoj: 43° 17′ N, 8° 13′ U (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 24,19 km² (2 419 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Betanzos (Provinco Korunjo)
Betanzos (Provinco Korunjo)
DEC
Betanzos
Betanzos
Situo de Betanzos
Betanzos (Hispanio)
Betanzos (Hispanio)
DEC
Betanzos
Betanzos
Situo de Betanzos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Betanzos [+]
vdr
Ĝenerala vido de Betanzos.

Betanzos estas urbo kaj municipo de la provinco Korunjo (Galegio, Hispanio), ĉefurbo de la samnoma regiono. La municipo havas areon de nur 24,19 km², unu el la plej malgrandaj municipoj de la provinco.

La teritorio dividiĝas en sep paroĥojn: Betanzos, Brabío, Piadela, Pontellas, Requián, San Pedro das Viñas kaj Tiobre. Ĝi limas norde kun la Rio de Betanzos kaj la municipo Bergondo, oriente kun Paderne kaj Coirós, sude kun Oza-Cesuras kaj okcidente kun Abegondo. Tri riveroj trairas la municipon: Mandeo, Mendo kaj Mero.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Betanzos ĉefe baziĝas sur servoj. Betanzos estas administra kaj jura centro de la regiono kiu portas ĝian nomon, ĝia kreskado baziĝas sur la komerco, banko, kulturo kaj turismo.

Ekde industria vidpunkto, la urbo iĝis, pro ties strategia situo, loĝistika centro de kelkaj el la plej grandaj entreprenoj pri transportado, nutrado, ktp.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Francisko (14-a jarcento).

Betanzos estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la galega gotiko, ĝi posedas unu el la plej bone konservataj historiaj urbopartoj de Galegio. En ĝi troviĝas palacetoj, preĝejoj, muzeoj, vinkeloj, ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]