Remigijus Šimašius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Remigijus Šimašius (naskiĝis la 12-an de januaro 1974 en Tauragė) estas politikisto kaj juristo de Litovio. Li studis juron en la Universitato Vilno. Poste li doktoriĝis en la Mykolas-Romer-Universitato de Vilno kaj sekve iĝis docento pri jura teorio en tiu universitato, antaŭ ol li iĝis profesoro pri jura teorio kaj jura historio en la Universitato Vilno. Ekde la 9-a de decembro 2008 al 2012 laboris ministro pri justico en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos teisingumo ministerija. Cetere li estas la dua plej juna ministro pri justico en la historio de Litovio.

La politikisto reprezentas la liberalisman partion Liberala Movado de la Respubliko Litovio.