Janina Lewandowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janina Antonina Lewandowska


Naskiĝo 22-an de aprilo 1908
en Ĥarkovo, Rusia imperio
Morto 22-an de aprilo 1940
en Katin, Sovetunio
Soldata kariero
Rango: subleŭtenanto
leŭtenanto in memoriam
Tempo de deĵoro: de 3-a de septembro 1939
Speco: aviado
Militoj: dua mondmilito
Persona informo
Naskonomo Janina Antonina Dowbor-Muśnicka
Mortokialo pafvundo • mortopafo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Familio
Patro Józef Dowbor-Muśnicki
Frat(in)o Agnieszka Dowbor-Muśnicka
Okupo
Okupo oficiropiloto
vdr

Janina Antonina Lewandowska (naskiĝis la 22-an de aprilo 1908 en Ĥarkovo, murdita la 22-an de aprilo 1940 en Katin) – kantistino, aviadistino. En 1931 kiel la unua virino en Eŭropo paraŝutis el la alteco de 5 miloj da kilometroj.

Naskiĝis en tiutempa Rusia imperio en la familio de Józef Dowbor-Muśnicki kaj Agnieszka Korsońska kiel la dua infano el triopo. Ĝis la aĝo de 9 jaroj loĝis en Ĥarkovo, Lucko kaj Voroneĵ, kie ŝia patro servis en la cara armeo. Aŭguste 1917 ŝia patro, generalo-subleŭtenanto, translokiĝis kun la familio al Bobrujsk, kie organizas kaj estras la 1-an Polan Korpuson. Post demobilizo julie 1918 revenis al Pollando al Sandomierz, sed baldaŭ translokiĝas al Staszów. Januare 1919 fariĝis la Ĉefa Komandanto de la Grandpola Ribelo, februare do translokiĝas al Poznań. Post finiĝo de la militservo en 1921 kun la familio setlis en aĉetita de si bieno en Lusowo.

En Poznań Janina Lewandowska finis gimnazion, kie jam ekinteresiĝis pri glisiloj, membriĝis al Poznana Aeroklubo. Studis en Muzika Konservatorio, kie lernis kanti kaj ludi fortepianon. En 1936 licenciĝis pri motora aviado ĉe Supera Skolo de Aviado en Ławica apud Poznań. En 1937 finis kursojn de radia telegrafo en Lvovo kaj Dęblin. Laboris en poŝtoficejo, kie estis alte taksata pro radiotelegrafada scipovo. Junie 1939 edziniĝis al Mieczyslaw Lewandowski, ŝia instruktoro de aviado.

Septembre 1939 kun grupo de civilaj aviadistoj aliĝis al la 3-a Aviada Regimento en Nekla. Kiel subleŭtenanto, aviadiste laborvestita, la 22-an de septembro estis malliberigita de sovetanoj en la regiono de Husiatyń. Unue ektroviĝis en internigejo en Ostaŝkov, sed poste translokita la 6-an de decembro 1939 al Kozelsk kun la grupo de 80 polaj oficiroj, kie ĉiu militkaptito havis sian aktujon. Pro timo esti persekutata kaŝis sian devenon kaj ŝanĝis detalojn de sia vivkuro, kion kutime faris aliaj oficiroj. Ŝian kadavron trovis germanoj dum la unua eltombigado en la Katina Arbaro, sed prisilentis tion pro neantaŭvideblaj propagandaĵoj. Unu el kelkaj atestantoj estis pola verkisto kaj ĵurnalisto, Józef Mackiewicz, membro de la komisiono de la Pola Ruĝa Kruco. Ŝian kranion kune kun ses aliaj lasis en Wrocław profesoro Gerhard Butz, gvidanto de la germana eltombiga komisiono. Pola profesoro pri juĝa medicino Bolesław Popielski tuj antaŭ sia morto en 1997 malkaŝis la sekreton al siaj kunlaborantoj. Komputora esplorado de la kranio atestis la virinan sekson.

La 4-an de novembro 2005 dum soldata ceremonio sekvis ĝia enterigo en la familia tombo en Lusowo. Ministro pri Nacia Defendo oktobre 2007 avancis postmorte Janina Lewandowska ĝis la grado de leŭtenanto, kio estis anoncita dum posta solenaĵo en Varsovio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Józef Grajek, Porucznik pilot Janina Lewandowska. Biografia (Leŭtenanto piloto Janina Lewandowska), Lusowo 2005, p. 108