Georg Friedrich Kauffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Friedrich Kauffmann
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1679 (1679-02-14)
en Ostramondra
Morto 24-an de februaro 1735 (1735-02-24) (56-jaraĝa)
en Merseburg
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Georg(e) Friedrich KAUFFMANN (* 14-an de februaro 1679 en Ostramondra; † 27-an de februaro 1735 en Merseburg) estis germana orgenisto kaj komponisto de la baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj profesiaj stacioj[redakti | redakti fonton]

Kauffmann ricevis unuan orgeninstruon ĉe Johann Heinrich Buttstedt en Erfurto kaj daŭrigis siajn studojn ĉe Johann Friedrich Alberti en Merseburg, ĉe kiu li ankaŭ sekvis lecionojn pri kompozicio.

Kiam Alberti en 1698 suferis apopleksion, sekve de kiu lia dekstra mano estis paralizata, Kauffmann transprenis kiel ties anstataŭanto la orgenistoservon kaj estis dungita post la morto de Alberti en la jaro 1710 kiel princa saksia-merseburga kortega kaj katedrala orgenisto kaj finfine nomumita direktoro de la tuta eklezia muziko kaj kiel kortega kapelmajstro.

Per kopioj de siaj verkoj Kauffmann rapide konatiĝis kiel komponisto trans la merseburga regiono, tiel oni ludis lian muzikon ankaŭ en Halle kaj Lepsiko, kaj la Universitato de Lepsiko decidis elekti Kauffmann kiel ekspertizisto por la prijuĝado de la novkonstruita orgeno de la Paŭlina Preĝejo.

Kandidatiĝo por la posteno de Thomas-kantoro[redakti | redakti fonton]

Aŭtune 1722 Kauffmann estis kune kun Christoph Graupner kaj Johann Sebastian Bach unu el sep kandidatoj por la sukcedo de Johann Kuhnau kiel lepsika Thomas-kantoro.

Laŭ raporto de la gazeto Hollsteinischer Correspondent el Hamburgo de la 8-a de decembro 1722 Kauffmann direktis la 29-an de novembro 1722, la 1-an adventodimanĉon, sian specimenkantaton. Ĉar al siaj kunkandidatoj Graupner kaj Bach estis konceditaj po du kantatoprezentadoj, la lepsika urbkonsilantaro laŭ lia peto permesis ankaŭ al li kroman specimenan prezentadon.

Finfine Kauffmann tamen rezignis favore al Graupner sian kandidatiĝon, kaj ĉar Graupner laŭ ordono de sia dunginto, landgrafo Ernesto Ludoviko de Hesio-Darmstadt, devis rifuzi la vokadon al Thomas-kantoro. Finfine Bach fariĝis en la jaro 1723 nova Thomas-kantoro.

Harmonische Seelenlust[redakti | redakti fonton]

Ekde 1733 Kauffmann eldonis surbaze de subskripcio Harmonische Seelenlust, la unua presita kolekto de ĥoralpreludoj por orgeno post Tabulatura Nova (1624) de Samuel Scheidt. Ĉi tiu kolekto devos enteni ĉiujn ĥoralaranĝojn de Kauffmann, tamen tiu ĉi mortis je tuberkulozo, antaŭ ol la eldono komplete aperis, kaj lia vidvino daŭrigis la publikigon ĝis la jaro 1736. Tio ŝajnas esti la kaŭzo por tio, ke en la pli malfruaj eldonoj ankaŭ troviĝas kelkaj pecoj de Johann Gottfried Walther kaj Friedrich Wilhelm Zachow.

Entute Harmonischen Seelenlust enhavas 66 ĝeneralbasajn ĥoralojn kaj 98 ĥoralpreludojn.

Ĉar Kauffmann laŭ la dispozicio de la merseburga katedralorgeno, kiu estis alikonstruita dum lia oficperiodo, ekipis multajn pecojn per registroinstrukcioj, eblas enrigardo en la registradpraktiko de la tiama epoko. Ankaŭ troviĝas tempoindikoj kaj ornamproponoj el la plumo de Kauffmann.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Himmelfahrt Christi (oratorio)
  • Die Liebe Gottes ist ausgegossen (kantato por Pentekosto)
  • Komm, du freudenvoller Geist (kantato por la dua pentekosta tago)
  • Nicht uns, Herr, sondern deinem Namen gib Ehre (kantato)
  • Unverzagt, beklemmtes Herz (solokantato por la 11-a dimanĉo post Triunuo))
  • Introduzione alla Musica antica & moderna (1725, prespreta, ne aperinta kaj poste perdiĝinta manskribaĵo de teoria verko)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]