Riehen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Riehen (stacidomo).
Riehen
Blazono de Riehen
Wenkenhof en Riehen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo
Kantono Bazelo Urba
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Bazelo Urba)
Koordinatoj  47° 35′ 7″ N 7° 39′ 0″ O / 47.58528 °N, 7.65000 °O / 47.58528; 7.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 20725
Areo 10,87 km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 4125
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Riehen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Riehen estas urbo kaj komunumo en Kantono Bazelo Urba, Svislando. Ĝi havis 20725 loĝantojn je la 31-a de majo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Riehen situas nordoriente de la urbo Bazelo. En nordo ĝis limas la rivereto Wiese, alfluanto de Rejno. La Rejnon mem, la komunumo tuŝas nur en unu punkto en sudokcidento. Riehen estas integra parto de la aglomeraĵo de la urbo Bazelo, kun kiu ĝi komplete kunkreskis.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Riehen limas en nordo al Lörrach (Germanio), en nordoriento al Inzlingen (Germanio), en sudoriento al Bettingen, en sudo al Birsfelden (Kantono Bazelo Kampara), en okcidento al Bazelo kaj en nordokciento al Weil am Rhein (Germanio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Riehen disponas pri densa busreto. Per la tramolinio n-ro 6 Riehen konektita kun la publika transportreto de la urbo Bazelo. Tra Riehen pasas la tiel nomita Wiesentalbahn de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu estas servata de la loka fervojlinio S6 de la Nordokcidentsvisa Tarifunio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de loko en la hodiaŭa komunumo Riehen estis la mencio de Wenkenhof, kiu datiĝas el la jaro 751 kiel Vahcinchova[1], bieno kiu siatempe apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. La nomo Riehen mem estis menciita la unuan fojon en la jaro 1113.

Ek de 1270 Riehen apartenis al la episkopejo Bazelo. En la jaro 1444 kaj 1446 Riehen estis kiel sekvo de la Batalo de Sankt-Jakobo ĉe Birso rabobruligita. Tiun saman sorton ĝi denove suferis dum la Militoj de Kappel inter 1490 kaj 1493.

En la jaro 1522 Riehen fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo kaj en la jaro 1528 estis enkondukita la reformacio. Dum la Tridekjara Milito Riehen suferis limokupon kaj estis celo de multnombraj rifuĝintoj.

Okaze de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Riehen kune kun la malgranda najbarkomunumo Bettingen restis ĉe Kantono Bazelo Urba.

En la jaro 1958 Riehen estis la unua svisa komunumo, kiu koncedis al la virinoj la voĉdonrajton.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]