Albert Apponyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Apponyi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1846 (1846-05-29)
en Vieno
Morto 7-an de februaro 1933 (1933-02-07) (86-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Apponyi (1808 - 1899)
Edz(in)o Klotild Apponyi
Infanoj György Apponyi (1898 - 1970) • Gräfin Maria Apponyi de Nagy-Appony
Okupo
Okupo politikistoverkistodiplomatoministro
vdr

Grafo APPONYI Albert György (naskiĝis la 29-an de majo 1846 en Vieno, mortis la 7-an de februaro 1933 en Ĝenevo) estis grava hungara politikisto, ministro, juristo, grandbienulo, membro de la Hungara Scienca Akademio. Li estis parlamenta reprezentanto de urbo Jászberény, ankaŭ parlamentestro. Li estis filo de György Apponyi, same politikisto, lia edzino estis Klotild Apponyi, filo estis György Apponyi (politikisto).

Post la aŭstra-hungara interkonsento de 1867, li aliĝis al partio de Deák, poste al konzervativa partio de Sennyey. Li ekmembriĝis en 1899 en la reganta Liberala partio. La grafo retiriĝis en opozicion en 1903 kaj organizis – por defendo de la agrar-interesoj – la konzervativan, opozician Nacian Partion. En novembro de 1904, li aliĝis al koalicio de la opoziciaj partioj, en decembro ekmembris en la Sendependeca Partio. En la koalicia registaro, li estis ministro pri religio kaj publika edukado. Al lia nomo estas ligita la „lex Apponyi” (leĝo de Apponyi), kiu ordenis la instruadon de la hungara lingvo en la lernejoj kaj kio kaŭzis protestojn de la hungariaj naciaj minoritatoj.[1]

Li estis gvidanto de la hungara delegacio de la pariza packonferenco de 1920. Li estis ĝis sia morto ĉefdelegato de Hungario ĉe la Ligo de Nacioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stoica, Vasile. (1919) The Roumanian Question: The Roumanians and their Lands. Pittsburgh: Pittsburgh Printing Company, p. 27.