Sophia Duleep Singh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophia Duleep Singh
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1876 (1876-08-08)
en Elveden Hall
Morto 22-an de aŭgusto 1948 (1948-08-22) (72-jaraĝa)
en Tylers Green
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Duleep Singh I
Patrino Queen Bamba of Lahore
Frat(in)oj Victor Duleep Singh, Crown Prince of Lahore • Prince Frederick Duleep Singh of Lahore • Princess Bamba Kaur of Lahore • Princess Catherine Kaur of Lahore
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto • sufrageto
vdr
La princinoj Sophie, Hilda kaj Bamba Duleep Singh

Princino Sophia Jindan Alexdrowna Duleep Singh (1876 - 1948) estis la filino de maharaĝo Duleep Singh kaj baptofilino de la reĝo Viktoria de Britio. Ŝi fariĝis notinda virinbalotrajtisto, membro de la Women's Social and Political Union kaj impostrezistanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maharaja Duleep Singh naskiĝis en Lahore, filo de maharaĝo Ranjit Singh kaj mem maharaĝo ekde 1843. Kiam la britoj aneksis la ŝtaton de Panĝabo (Barato) li estis ekziligita en Brition en 1854. Tie, la reĝo Viktoria lin amikigis. En 1864 li edziĝis kun la germana-etiopa instruisto Bamba Muller. Ili havis ses gefilojn, inkluzive Sophie Duleep Singh kiu naskiĝis en Suffolk, Britio, en 1876.

Sophie heredis riĉaĵon de ŝia patro, kaj ŝi loĝis en Faraday House, apud la palaco Hampton Court, en Londono, dank' al la baptopatrino Viktoria.

Ŝi mortis la 22-a aŭgusto 1948 en Buckinghamshire kaj estis kremaciita.

Virinrajta aktivulo[redakti | redakti fonton]

La princino estis notinda membro de la Women's Social and Political Union ekde 1909. En 1910, ŝi marŝis en granda manifestacio Black Friday (nigra vendredo) kun Emmeline Pankhurst, Elizabeth Garrett Anderson kaj aliaj. Ankaŭ ŝi partoprenis en 1915 la proceson "Women's War Work" (virina militlaboro) de Emmeline Pankhurst.

Ŝi estis aparte konata pro ŝia impostrezisto, kiel membro de la Women's Tax Resistance League (Virina ligo de impostrezisto). Ŝi rifuzis pagi impostojn diranta: "Kiam la virinoj de Anglio havos balotrajton, tiam mi volonte pagos impostojn. Se mi ne estas homo por reprezentado, kial mi estu taŭga homo por impostigo?"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]