Reinhard Keiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhard Keiser
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1674 (1674-01-09)
en Teuchern, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 12-an de septembro 1739 (1739-09-12) (65-jaraĝa)
en Hamburgo,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://www.reinhard-keiser-verein.de
vdr

Reinhard KEISER (baptata la 12-an de januaro 1674 en Teuchern; m. 12-an de septembro 1739 en Hamburgo) estis germana komponisto kaj operproduktisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Gottfried Keiser laboris ekde 1671 kiel orgenisto en Teuchern kaj forlasis sian kampon de aktiveco inter 1674 kaj 1675 kun nekonata celo, tiel ke la filo supozeble alkreskis sola ĉe sia patrino Agnes Dorothee von Etzdorff (filino de malriĉiĝinta junkro). La 13-an de julio 1685 li eniris la Thomas-lernejo je Lepsiko direktata far Johann Schelle, kie li ĝuus fundamentan muzikan edukadon. En 1693 Keiser prezentis en Brunsvigo ĉe la nova operejo ĉe Hagenmarkt sian (supozeble) unuan operon Basilius in Arkadien kaj estis sekvajaro nomumita "ĉambrokomponisto" sukcede de Johann Sigismund Kusser.

En 1697 li transloĝiĝis al Hamburgo kaj sin prezentis ĉe la tiea operejo ĉe Gänsemarkt per la operoj Mahumet II. kaj Der geliebte Adonis. Por ĉi tiu domo (kiun li direktis ekde 1703 ĝis 1707 kune kun dramaturgo Drüsicke) Keiser komponis la plej grandan parton de siaj muzikteatraĵoj. En la jaroj 1700 kaj 1701 li krome laboris kiel kapelmajstro de la vintrokoncertoj, kiujn okazigis la imperiestra konsilisto von Eckgh. De duko Frederiko Vilhelmo de Meklenburgio li ricevis la titolon de duka kapelmajstro.

Laŭ Johann Mattheson Keiser kondutus en la publiko „pli kiel ĝentilhomo ol kiel muzikisto“. Aparte en la 19-a jarcento diversaj muzikkronikistoj (ekz. la Händel-esploristo Friedrich Chrysander) disklaĉis multajn dubindajn anekdotojn pri la vivo de Keiser, eble ĉar escepte la datojn de la unuaj prezentadoj de liaj operoj ekzistas nur malmultaj fidindaj faktoj pri lia vivo. Diversaj onidiroj pri la diboĉa vivstilo kaj onidira fuĝo antaŭ minacanta mallibereco pro ŝuldoj post pli novaj esploroj montriĝis kiel senbazaj.

La 3-an de januaro 1712 li geedziĝis kun la fama kantistino Barbara Oldenburg, filino de konsilantarmuzikisto Hieronymus Oldenburg. Baldaŭ post la fino de la direktado de sia sukcedanto J. H. Sauerbrey Keiser forlasis Hamburgon. Ekde somero 1719 ĝis novembro 1720 li estis dokumenteble en Stutgarto, kie li kunlaboris je multaj muzikaj okazigoj, sed ne trovis stabilan postenon, ĉar la kortego de Vurtembergo preferis italajn muzikistojn.

En aŭgusto 1721 Keiser reiris al Hamburgo, sed jam fine de ĉi tiu jaro direktiĝis al Kopenhago, kie li jam en 1704 vane klopodis pri sia leviĝo en la nobelan klason. Ĉifoje li ricevis la nomumon kiel Reĝa Dana Kapelmajstro kaj unuafoje prezentis en Kopenhago la operon Ulysses. Post pluraj vizitoj en Hamburgo li ekloĝis tie definitive en 1723 kaj daŭrigis la verkadon de operoj por la opereje ĉe Gänsemarkt, kies repertuaron li estris kune kun la nova direktoro Georg Philipp Telemann. En 1728 finfine li fariĝis kantoro ĉe la katedralo de Hamburgo kaj sin dediĉis por la resto de sia vivo plejparte al la eklezia muziko.

La naskiĝdomo de Keiser en Teuchern loĝigas nun muzeon dediĉitan je lia memoro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Reinhard Keiser validas kiel unu el la plej gravaj germanaj operkomponistoj de la baroko. Dum lia agado la hansourbo fariĝis centro de la frua germana operkulturo kaj allogejo por multaj artemaj vizitantoj. Krom la flegado de la hejma muziktradicio oni atente observis la evoluojn de la opero en Italio kaj Francio, por ne preterlasi la konekton al la aktualaj tendencoj. La libretistoj de la hamburga opero, inter kiuj aparte distingiĝis Christian Heinrich Postel, Lukas von Bostel kaj Johann Ulrich von König, volonte prenis kiel modelo sukcesajn italajn libretojn, je kies tradukado kaj priverkado ili ofte lasis kelkajn el la arioversoj en la originala itala lingvo. En la buŝo de komikaj servistoroluloj eĉ troviĝas malaltgermanaj kantoj.

Foje en la mitologiajn kaj historiajn agadojn oni enmiksis aludojn sur hamburgaj aktualaĵoj. Foje oni ankaŭ elprenis la materiojn el la loka historio, kiel en la opero prezentita en 1701 en du partoj Störtebeker und Jödge Michels, kies partituro perdiĝis. Je la scena prezentado oni foje flegis drastan realismon, kiu klare diferencis de la prezentostilo de la itala kaj franca opero, regulita per kortega ceremonio. Laŭ onidiroj en la ekzekutosceno de Störtebeker fluus vera sango: bovida sango el porkvezikoj, kiujn la roluloj de la Vitalienbröder portis sub siaj kostumoj.

Siajn plurlingvajn tekstojn Keiser kombinis je sia muzikigo per muzika lingvo, kiu ligis fremdajn influojn kun la hejmlanda tradicio kaj memstare pluevoluigis. Italaj influoj ĉefe montriĝas en la formado de la kantpartioj, en kiuj Keiser montris abundan melodian fantazion. La paletro de la esprimformoj etendiĝas ekde la kante kulturita furorkanto ĝis la virtuoza bravecario kun longaj kaj komplikaj koloraturoj, kiujn amatorkantistoj (kiuj en la frua epoko de la hamburga opero prezentis) preskaŭ ne plu povis venki. France inspirita estis la enpreno de ĥor- kaj baletscencoj kaj la lerta instrumentadarto kun multaj novaj soninventaĵoj, ekz. kvin fagotoj en la akompano de ario el Octavia aŭ la novinventita ŝalumoo (antaŭulo de la klarneto) lige kun dampitaj arĉinstrumentoj en Croesus. En operoj kiel Croesus, Die großmütige Tomyris aŭ la aparte sukcesa Fredegunda preskaŭ ne troviĝas du sinsekvaj muzikpecoj kun identa instrumentado. Ĉi tiu lerta sonarto tamen ne nur servas al sensuala oreltiklado, sed ĉiam staras en konekto kun la drama situacio.

Johann Mattheson koncize resumis en sia Grundlage einer Ehrenpforte, kolekto de biografioj pri famaj muzikistoj aperinta en 1740, sian taksadon de la graveco de Keiser: Laŭ lia opinio Keiser estis „la plej granda operkomponisto de la mondo“.

Pli frue oni atribuis al Keiser du oratoriojn, kiujn tamen la pli nova muzikesploro atribuas al Friedrich Nicolaus Bruhns.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

(Unua prezentado, se ne alia indiko, en Hamburgo)

  • Der Königliche Schäfer oder Basilius in Arkadien, in einer Opera auf dem Hamburgischen Schau-Platze vorgestellet. (1694)
  • Procris und Cephalus (1694 Brunsvigo)
  • Der geliebte Adonis (1697)
  • Der bei dem allgemeinen Welt-Frieden von dem Großen Augustus geschlossene Tempel des Janus (1698)
  • Die wunderbar errettete Iphigenia (1699)
  • Die Verbindung des großen Herkules mit der schönen Hebe (1699)
  • La forza della virtù oder Die Macht der Tugend (1700)
  • Störtebeker und Jödge Michels (2 partoj, 1701; nur libreto konserviĝis)
  • Die sterbende Eurydice oder Orpheus (2 partoj, 1702)
  • Die verdammte Staat-Sucht, oder Der verführte Claudius (1703)
  • Der gestürzte und wieder erhöhte Nebukadnezar, König zu Babylon (1704)
  • Almira, Königen von Castilien (Weissenfels 1704; nekonata libretisto, partituro perdiĝis)
  • Die römische Unruhe oder Die edelmütige Octavia (1705)
  • Die kleinmütige Selbst-Mörderin Lucretia oder Die Staats-Torheit des Brutus (1705)
  • Die neapolitanische Fischer-Empörung oder Masaniello furioso (1706)
  • Der angenehme Betrug oder Der Carneval von Venedig (1707)
  • La forza dell'amore oder Die von Paris entführte Helena (1709)
  • Desiderius, König der Langobarden (1709)
  • Der durch den Fall des großen Pompejus erhöhete Julius Caesar (1710)
  • Der hochmütige, gestürzte und wieder erhabene Croesus (1710, novversio 1730)
  • L'inganno fedele oder Der getreue Betrug (1714)
  • Fredegunda (1715)
  • L'Amore verso la patria oder Der sterbende Cato (1715)
  • Das zerstörte Troja oder Der durch den Tod Helenens versöhnte Achilles (1716)
  • Die großmütige Tomyris (1717)
  • Jobates und Bellerophon (1717)
  • Ulysses (1722 Kopenhagen)
  • Bretislaus oder Die siegende Beständigkeit (1725)
  • Der lächerliche Prinz Jodelet (1726)
  • Lucius Verus oder Die siegende Treue (1728)

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

  • 2 triosonatoj (en G-maĵoro kaj F-maĵoro)
  • flutokonĉerto

Sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Zelm: Die Opern Reinhard Keisers. Studien zur Chronologie, Überlieferung und Stilentwicklung. Katzbichler, München u. a. 1975, ISBN 3-87397-107-0, (Musikwissenschaftliche Schriften 8).
  • Arno Lücker: Reinhard Keisers Orpheus-Opern - Anmerkungen zu den Libretti. In: Frankfurter Zeitschrift für Musikwissenschaft 7, 2004, , S. 69–92, online (PDF; 121 KB) Arkivigite je 2007-03-25 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]