Vasilij Ĉapajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Ĉapajev
Persona informo
Naskonomo Василий Иванович Чепаев
Naskiĝo 28-an de januaro 1887 (1887-01-28)
en Budayka, Cheboksary volost,  Rusia Imperio
Morto 5-an de septembro 1919 (1919-09-05) (32-jaraĝa)
en Lbishchensky uyezd
Mortokialo drono
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Familio
Infanoj Aleksandr Chapayev • Arkady Chapayev
Okupo
Okupo militestro
vdr

Vasilij ĈAPAJEV (ruse Василий Иванович Чапаев) estis fama rusa militestro de la Ruĝa Armeo batalinta kontraŭ la blankuloj dum la Civila milito en Rusio en 1918 - 1919.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 9-an de februaro 1887 en vilaĝo Budajka, Kazana gubernio de la Rusa Imperio, kaj pereis la 5-an de septembro 1919 apud urala urbo Lbiŝĉensko (nun Ĉapajevo en Kazaĥio). Li mem nomis sin Ĉepajev kaj tiel subskribis sian familian nomon.

Lia patro Ivan Stepanoviĉ estis ĉarpentisto kaj la filo dejunaĝe asistis al lia laboro. Vasilij sukcesis fini nur tri klasojn de la elementa lernejo, ĉar necesis subteni la familion. En 1908 lin oni rekrutigis, sed jam en 1909 li revenis hejmen pro okula malsano. Samjare estis ekzekutita lia frato Andrej pro farita kontraŭcara propagando, tial Vasilij eksiĝis el la armeo ĉefe pro tio ĉi.

En 1909 Vasilij edziĝis al Pelageja Metelina (? - 1919) filino de loka paroĥestro. La geedzoj havis tri gefilojn (Aleksandr, Klavdia kaj Arkadij).

Ekde komenco de la Unua Mondmilito Vasilij Ĉapajev estis rekrutigita kaj brave batalis kiel soldato. Li estis kelkfoje vundita kaj pro siaj heroaĵoj jam en 1916 li estis ĉefserĝento dekorita per kvar krucoj de Sankta Georgo (plena kompleto, t.e. Georga kavaliro) - plej valora milita rekompenco de la Rusa Imperio. Somere de 1917 post longa kuracado de lia nova vundo Ĉapajev venis en uralan urbon Nikolajevsko (nun Pugaĉov), kie li plu militservis. Tiam la Rusa Imperio jam ĉesis kaj aktive agadis variaj politikaj grupoj. Septembre de tiu jaro li iĝis bolŝeviko.

Post la Oktobra revolucio en novembro 1917 Ĉapajev estis nomumita kiel regimentestro kaj garnizonestro de urbo Nikolajevsko. Poste dum la Civila milito li sukcese batalis kontraŭ la blankuloj kiel diviziestro. Lia ĉefa milita oponinto estis admiralo Aleksandr Kolĉak.

La 5-an de septembro 1919 la generalan stabon de la divizio troviĝintan en urbo Lbiŝĉensko malproksime de ĉefaj iliaj militfortoj subite atakis la blankuloj. Post kurta batalo Ĉapajev kaj kelkaj liaj kamaradoj retiriĝis al rivero Uralo, en kiu lin oni pafmortigis, pro kio li dronis. En iuj memorlibroj oni diras, ke liaj asistintoj sukcesis veturigi grave vunditan Ĉapajev per flosilo al la mala bordo de la rivero, kie li mortis kaj estis entombigita. Poste la riverkuŝejo ŝanĝis sian situon, do virtualan tombon kovris akvo.

En 1917 Ĉapajev dufojon edziĝis al Pelageja Kamiŝkerceva vidvino de lia amiko Petro pereinta enfronte. Iliaj interrilatoj ne estis oficiale registritaj. Kelkajn tagojn antaŭ pereo Ĉapajev eksciis pri adulto de Pelageja, kiu onidire denuncis situon de la stabo kun ĝia diviziestro Vasilij Ĉapajev al la malamikoj.

Libro "Ĉapajev" de Dmitrij Furmanov[redakti | redakti fonton]

En 1919 Dmitrij Furmanov estis nomumita kiel politika komisaro (t.e. reprezentanto de la Rusia Komunista Partio) de la 25-a divizio, kiun estris Vasilij Ĉapajev. Li venis militservi kune kun sia edzino Anna, kio estis tute ne ordinara okazo. Kvin monatojn Furmanov kaj Ĉapajev militis kune. Poste la komisaron oni translokigis aliloke, sed amikeco aperinta tiam generis la libron "Ĉapajev", kiun Dmitrij Furmanov verkis en 1923. De tiam la familia nomo de la diviziestro laŭ volo de la verkisto ŝanĝis unu literon (e-a) kaj oni ĉie skribis same kiel titoliĝis la libro. Ĝi multajn jarojn furoris en Sovetunio kaj eksterlande. - La verko de Furmanov aperis ankaŭ en Esperanto (D. Furmanov: Ĉapajev. Leipzig, 1933, Ekrelo).

Filmo "Ĉapajev" de fratoj Vasiljev[redakti | redakti fonton]

En 1934 samnomuloj Georgo Vasiljev kaj Sergej Vasiljev, kies arta pseŭdonomo estis fratoj Vasiljev, kreis la filmon "Ĉapajev" laŭ la samnoma libro de Dmitrij Furmanov. Ili iom ŝanĝis la tekston de la scenaro kaj aldonis kelkajn rolulojn por pliigi intereson al la filmo. Rezulto estis superba. Tre populara poste iĝis ĉefrolulo, aktoro Boris Baboĉkin.

Por entuazmigi la sovetajn soldatojn batalintajn kontraŭ la germanaj faŝistoj en 1941 reĝisoro Sergej Gerasimov kreis la filmon "Ĉapajev kune kun ni", en kiu tiu kvazaŭ ne pereis kaj apelaciis al la venko super la malamikoj. Ĝi estis elpensita daŭrigo de la unua filmo farita de fratoj Vasiljev.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]