Marian Mazur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marian MAZUR (naskiĝis la 7-an de decembro 1909 en Radom — mortis la 21-an de januaro 1983 en Varsovio) - pola sciencisto okupiĝanta pri termoelektro kaj kibernetiko, kreinto de pola kibernetika skolo.

Plej gravaj sciencaj atingaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj laboraĵoj de Marian Mazur, kiuj ĝis hodiaŭ influas agadon de partoj de sciencistoj estas "teorio de aŭtonomiaj sistemoj" kaj "kvalita informteorio". Kreo de kvalita teorio de informado estis necesa por klarigi funkciadon de aŭtonomiaj sistemoj. Ĝia nomo estas iom erariga, ĉar post publikigo de - fare de Claude Shannon - Matematika teorio de komunikado (1948), la kvalita teorio de informado estis identigata de plimulto da aŭtoroj kun informteorio. Pro tio oni entreprenis provojn plenigi ties mankojn, difinadon de valoro, kvalito de informo, ktp. Marian Mazur alpaŝis al la problemo alimaniere. Li analizis stirvojon, ties konsistajn elementojn kaj iliajn transformojn. Nur al tiel estiĝintaj nocioj li ligis dum plua laborado sciencajn terminojn konforme al pli frue de si difinitaj terminologiaj principoj. Rezultojn de siaj esploroj publikigis en la libro Kvanta informteorio (1970), eldonita ankaŭ ruse en Sovetunio (1974) kaj france en Belgio (1976). Li pruvis ke ekzistas ses manieroj de fidela informado kaj analizis ĉiujn eblajn specojn de informdeformigo. Ankaŭ eksplikis en kio konsistas "kompreno de informo", "signifo de informo", "enhavo" ktp., kio ĝis nun restis ekster atingodistanco de informteorio. Li tamen ne klarigis problemojn koncerne al "kvalito" de informo en signifo de ties valoro (altvaloro). Krome li diferencigis "priskribajn informojn" kaj "identigajn informojn" kaj pruvis ke nur nombro da identigaj informoj estas identa kun tiu esprimata de la formulo de Shannon - malgraŭ ĝenerala konvinko, ke ĝi rilatas al ĉiaj informoj. En "kvalita informteorio" oni science eksplikis la problemon de translokado de "energi-materiaj informoj". Eksplikon de problemo pri translokado de "abstraktaj informoj", t.e. pri rilatoj inter objektoj, al kiuj oni ne atribuas mason, energion aŭ situon en la fizika spactempo faris Józef Kossecki kreante "ĝeneralan kvalitan informteorion". Li priskribis ĝin en la libro Metakibernetiko (2005). Kvalita informteorio kaj ĝenerala kvalita informteorio kune kreas kompletan teorion de ĉia informo.

Pli gravaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]