Luboš Kohoutek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luboš Kohoutek
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1935 (1935-01-29)
en Zábřeh
Morto 30-an de decembro 2023 (2023-12-30) (88-jaraĝa)
en Hamburg-Bergedorf,  Germanio
Lingvoj ĉeĥaanglagermana
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Alma mater Masaryk-UniversitatoUniversitato de Karolo
Familio
Frat(in)o Ctirad Kohoutek
Okupo
Okupo astronomosciencisto
vdr

Luboš KOHOUTEK (naskiĝis la 29-an de januaro 1935 en Zábřeh, mortis la 30-an de decembro 2023 en Hamburg-Bergedorf) estis ĉeĥa astronomo. Li interesiĝis pri astronomio en mezgrada lernejo. Li studis fizikon kaj astronomion en la universitatoj Masaryk de Brno kaj Karolo de Prago, ĝis 1958.

Li komencis labori en la Ĉeĥoslovaka akademio de la sciencoj, kie li publikigis en 1967 sian Katalogon pri la galaksiaj planedumaj nebulozoj.

Li ricevis postenon en la Observatorio de Hamburgo, en Hamburg-Bergedorf. Sekve al la Invado en Ĉeĥoslovakion farde la Varsovia Kontrakto, li decidis resti en Germanio en 1970.

Pli malfrue, li studis la planedumajn nebulozojn elde observatorioj en Hispanio kaj Ĉilio. Li oficiale emeritiĝis en 2001, sed daŭrigas esplorojn en la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf. Li publikigis 162 sciencajn artikolojn.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Li malkovris 75 asteroidojn kaj plurajn kometojn. Plej konata, (kvankam malpli brila ol antaŭvidite) estas la Kometo Kohoutek (C/1973 E1), malkovrita la 7-an de marto 1973. Aliaj malkovraĵoj estas la periodaj kometoj 75D/Kohoutek kaj 76P/West-Kohoutek-Ikemura.

La asteroido 1850 Kohoutek kaj la Nebulozo Kohoutek[1] estis tiel nomitaj en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]