Federico Mompou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federico Mompou
Frederic Mompou (1980)
Frederic Mompou (1980)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1893 (1893-04-16)
en Barcelono
Morto 30-an de junio 1987 (1987-06-30) (94-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Conservatori Superior de Música del Liceu
Familio
Frat(in)o Josep Mompou i Dencausse
Edz(in)o Carme Bravo
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Frederic Mompou i Dancausse, ankaŭ Federico Mompou (Barcelono, 16-a de aprilo de 1893 - 30-a de junio de 1987), estis komponisto hispana, konata ĉefe pro sia komponaĵoj por piano kiel soloa instrumento.

Li studis en Barcelono kaj poste en Parizo. Pro la Unua Mondmilito, li revenis al Barcelono, kie publikigis siajn unuajn komponaĵojn. Post la milito revenis al Parizo kaj tiam konis la plej gravajn muzikistojn tiuepokajn. Pro la Dua Mondmilito, li revenis denove en 1940 al Barcelono, kie plue komponis. Dum konkurso de piano, li konis la pianistinon Carmen Bravo, de kies interpretado de Schumann enamiĝis, kaj en 1957 ili geedziĝis.

Li verkis ĉefe malgrandajn muzikpecojn. Lia ĉefa inflo estis la franca impresionismo, krom Erik Satie kaj ĉefe Gabriel Fauré kaj Francis Poulenc. En multaj el tiuj malgrandaj pecoj, Mompou prenas melodiojn de la kataluna folkloro, adaptante ilin al sia muziko. Tiu ofte uzas rememorojn de la sono de la bronzaj sonoriloj, infana memoro de la fabriko de sonoriloj kie laboris lia avo.

Selektaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Komponaĵoj por piano kiel solooj[redakti | redakti fonton]

  • Música Callada (Primer cuaderno - 1959, Segundo cuaderno - 1962, Tercer cuaderno - 1965, Cuarto cuaderno - 1967)
  • Paisajes (1942-1960)
  • Variations sur un thème de Chopin (1938-1957)
  • Souvenirs de l'Exposition (1937)
  • Préludes (1927-1960)
  • Cançons i danses (1921-1963)
  • Dialogues (1923)
  • Trois variations (1921)
  • Charmes (1920-1921)
  • Fêtes lontaines (1920)
  • Cants màgics (1917-1919)
  • Suburbis (1916-1917)
  • Scènes d’enfants (1915-1918)
  • Pessebres (1914-1917)
  • Impresiones intimas (1911-1914)
  • Canción de cuna (1951)

Komponaĵoj por voĉo kaj piano[redakti | redakti fonton]

  • Cantar del alma (1951)
  • Combat del somni (1942-1950)
  • Comptines (1926-1943)
  • Cuatro Melodías (1925)
  • L'hora grisa (1916)

Komponaĵoj por gitaro soloista[redakti | redakti fonton]

Komponaĵoj por koruso kaj orkestro[redakti | redakti fonton]

  • Los Improperios (1964)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]