William Grant Still

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Grant Still
Fotografio de William Grant Still (1949) de Carl Van Vechten
Fotografio de William Grant Still (1949) de Carl Van Vechten
Bazaj informoj
Naskiĝo 11-an de majo 1895 (1895-05-11)
en Woodville
Morto 3-an de decembro 1978 (1978-12-03) (83-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Edz(in)o Verna Arvey
Deveno Afrik-Usonano
Ĝenroj klasika muziko, 20-jarcenta
Profesio Komponisto, Dirigento
Retejo [1]
Signifa instrumento
piano
Persona informo
Mortokialo kora malsufiĉo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oberlin College • Universitato de Wilberforce • M. W. Gibbs High School
Familio
Patrino Carrie Still Shepperson
Edz(in)o Verna Arvey
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • hobojisto • filmkomponisto
Verkoj Q2299698
Q5338127
vdr

William Grant STILL (naskiĝis la 11-an de majo, 1895, mortis la 3-an de decembro, 1978) estis usona komponisto, kiu komponis pli ol 150 komponaĵojn. Li estis la unua afrik-usonano dirigenta maĵoran usonan orkestron, la unua prezentiginta simfonion al maĵora orkestro, la unua prezentiginta operon al maĵora operkantistaro, kaj la unua prezentiginta operon per televido. Li ofte nomiĝas la afrik-usona komponestro (angle "The Dean of African-American Composers").

Vivo[redakti | redakti fonton]

William Grant Still naskiĝis en Woodville (Misisipio). Liaj gepatroj estis instruistoj —Carrie Lena Fambro Still (1872–1927) kaj William Grant Still (1871–1895). William Grant Still la Maljuna estis kunnutrovaristo kaj tiea bandestro. Li mortis kiam William Grant Still la Juna estis tri-monataĝa.

Carrie Lena Fambro Still transloĝigis sian infanon al Little Rock, Arkansaso, kie ŝi instruas ĉe gimnazio literaturon anglan dum 33 jaroj. Ŝi ekkonis kaj edziniĝis al Charles B. Shepperson. Li edukis la muzikajn talentojn de sia duonfilo per akompano de li al koncertoj kaj aĉeto de gramofondiskoj de muziko klasika, kiun li ĝuis. Ili ĉeestis koncertojn de veturantaj muzikistoj. Ankoraŭ 15-jaraĝe li komencis lerni kiel ludi la violonon. Li instruis sin mem ludi la klarneton, saksofonon, hobojon, kontrabason, violonĉelon, kaj aldviolonon. Lia patrina avo kantis spiritajn kantojn al li. Li 16-jaraĝe diplomiĝis de M. W. Gibbs Gimnazio en Little Rock.

Lia patrino deziras, ke li matrikulas al medicina universitato, sekve Still strebis akiri bakalaŭron pri scienco ĉe Wilberforce University, en Ohio. Tie, Still aliĝis al la Kappa Alpha Psi frataro. Li dirigentis la universitatan bandon, lernis ludi pli da instrumentoj, kaj komencis komponi kaj orkestrigi.

Still studis ĉe Oberlin Konservatorio de Muziko kun Friedrich Lehmann, kaj ĉe la Novanglia Konservatorio de Muziko kun George Whitefield Chadwick. Li ankaŭ studis kun Edgard Varèse.

Selektaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • From the Land of Dreams (1924)
  • Levee Land (1925)
  • From the Black Belt (1926)
  • La Guiablese, Baleto (1927)
  • Sahdji, Baleto (1930)
  • Africa (1930)
  • Simfonio N-o 1 "Afro-American" (1930)
  • A Deserted Plantation (1933)
  • Blue Steel Opera (1934)
  • Symphony in G Minor (1937)
  • Lenox Avenue, por parolanto, koruso, kaj ork. (1937)
  • Seven Traceries (1939)
  • "And They Lynched him on a Tree" (1940)
  • Miss Sally's Party, baleto (1940)
  • Can'tcha line 'em, por ork. (1940)
  • Old California, por ork. (1941)
  • Troubled Island Opero, prez. 1949 (1937–39)
  • A Bayou Legend, (1941)
  • A Southern Interlude, Opero (1942)
  • Incantation and Dance, por hobojo kaj piano
  • In Memoriam: The Colored Soldiers Who Died for Democracy (1943)
  • Suite for Violin & Piano, inkluzanta Mother and Child (1943)
  • Festive Overture (1944)
  • Poem for Orchestra (1944)
  • Simfonio N-o 5 , "Western Hemisphere" (1945)
  • Wailing Women, for soprano and chorus (1946)
  • Simfonio N-o 4, "Autochthonous" (1947)
  • Grief, origine Weeping Angel (1953)
  • Danzas de Panama (Dances of Panama) Made up of three movements (1953)
  • The Little Song That Wanted to Be a Symphony (1954)
  • Little Red Schoolhouse (1957)
  • The American Scene (1957)