Salfranka leĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salfranka leĝo
jura kodo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Reĝo de frankoj diktas la salfrankan leĝon

La salfranka leĝo (latine lex salicapactus legis salicæ) estas leĝaro verkita inter 507 kaj 511 laŭ ordono de la merovida reĝo Klodvigo la 1-a.

Ĝi estas inter la plej malnovaj konservitaj leĝaroj. Ĝi estis intencita por la popolo de la salfrankoj, sed transprenis ĝin aŭ partojn de ĝi ankaŭ aliaj popoloj; Karolo la Granda uzis ĝin kiel bazon en sia leĝfarado.

La leĝo interalie difinis, ke grundo kaj regado de lando heredeblas nur al vira ido. Tiu parto de la leĝo estis uzata en la Centjara milito por malhelpi, ke la idoj de Eduardo la 3-a de Anglio heredu la francan tronon. La sama parto de la leĝo validis en Belgio ĝis 1990 kaj malhelpis, ke Jozefino Ĉarloto, pli aĝa fratino de Baldueno la 1-a, iĝu reĝino de la belgoj.

Krome la leĝaro fiksis punojn por diversaj krimoj. "Liberuloj" ĝenerale devis pagi sian punon per mono, dependulojn oni punis per batoj aŭ, en ekstremaj okazoj, per la morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]