Brokeback Mountain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brokeback Mountain
filmo
Originala titolo Brokeback Mountain
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2 sep. 2005, 9 mar. 2006
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Rodrigo Prieto
Reĝisoro(j) Ang Lee
Produktisto(j) James Schamus • Diana Ossana
Scenaro Larry McMurtry • Diana Ossana • Annie Proulx
Filmita en Alberto
Loko de rakonto TeksasoVajomingo • Signal Mountain (Wyoming)
Muziko de Gustavo Santaolalla • Dylan Tichenor
Rolantoj Heath Ledger • Jake Gyllenhaal • Anne Hathaway • Michelle Williams • Randy Quaid • Linda Cardellini • Anna Faris • David Harbour • Kate Mara • Brooklynn Proulx • Graham Beckel • Rodrigo Prieto • Scott Michael Campbell • Peter McRobbie
Produktinta firmao Good Machine
Honorigoj Ora Leono • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • BAFTA Award for Best Film • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

Brokeback Mountain (Esperante: Rompitdorso Monto) estas amafera filmo de la jaro 2005 reĝisorita de Ang Lee. Ĝi estas filma adaptigo de la samnoma novelo de 1997 de Annie Proulx kun la filmo skribita de Diana Ossana kaj Larry McMurtry. La kinosteluloj estas Heath Ledger, Jake Gyllenhaal, Anne Hathaway kaj Michelle Williams. Brokeback Mountain prezentas la kompleksan romantikan kaj seksan rilaton inter du viroj en la okcidenta Usono de 1963 al 1983.

Brokeback Mountain gajnis la Oran Leonon ĉe la Festivalo de Venecio kaj estis honorita per la laŭdoj Plejbona Filmo kaj Plejbona Direktoro de la BAFTA, Premio Golden Globe, Producers Guild of America, Premio Critics Choice, kaj Premio Independent Spirit inter multaj aliaj organizoj kaj festivaloj.

Brokeback Mountain estis nomumita por 8 akademiaj premioj, la plejmulto el la nomumoj dum la 78-a Akademia Premio, kie ĝi gajnis tri: Plejbona Adaptita Teksto, Plejbona Direktoro, kaj Plejbona Originala Muzikbando. La filmo estis vaste konsiderita kiel verŝajna gajnanto de la Oskar-premio por la plejbona filmo, sed ĝin gajnis Crash. Nuntempe Brokeback Mountain troviĝas en la 10a pozicio inter la plej spektataj romantikaj filmoj el ĉiuj tempoj.

Ekzempla muzikaĵo el ĝi estas la kanto A Love That Will Never Grow Old.