Brokeback Mountain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Brokeback Mountain estas romantika filmo de la jaro 2005 reĝisorita de Ang Lee. Ĝi estas filma adaptigo de la samnoma novelo de 1997 de Annie Proulx kun la filmo skribita de Diana Ossana kaj Larry McMurtry. La kinosteluloj estas Heath Ledger, Jake Gyllenhaal, Anne Hathaway kaj Michelle Williams. Brokeback Mountain prezentas la kompleksan romantikan kaj seksan rilaton inter du viroj en la okcidenta Usono de 1963 al 1983.

Brokeback Mountain gajnis la Oran Leonon ĉe la Festivalo de Venecio kaj estis honorita per la laŭdoj Plejbona Filmo kaj Plejbona Direktoro de la BAFTA, Premio Golden Globe, Producers Guild of America, Premio Critics Choice, kaj Premio Independent Spirit inter multaj aliaj organizoj kaj festivaloj.

Brokeback Mountain estis nomumita por 8 akademiaj premioj, la plejmulto el la nomumoj dum la 78-a Akademia Premio, kie ĝi gajnis tri: Plejbona Adaptita Teksto, Plejbona Direktoro, kaj Plejbona Originala Muzikbando. La filmo estis vaste konsiderita kiel verŝajna gajnanto de la Oskar-premio por la plejbona filmo, sed ĝin gajnis Crash. Nuntempe Brokeback Mountain troviĝas en la 10a pozicio inter la plej spektataj romantikaj filmoj el ĉiuj tempoj.