Azurito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azurito el Aŭstralio.

Azurito estas en monoklina kristala sistemo kristaliĝanta karbonata mineralo kun kemia konsisto de Cu3(CO3)2(OH)2. Ĝi havas durecon de 3,5 ĝis 4, malhele azurblua kolorokaj helblua skrapokoloro (polvokoloro), denseco 3,8; kun bona fendebleco kaj kun vitreska lumo. Lau konsisto ĝi similas al malakito, laŭ aspekto al vivanito, lazurito.

Trovejoj[redakti | redakti fonton]

Azurito aperas en formo de kurtkolonaj aŭ tabulaj kristaloj. Ĝi ofte aperas kun malaĥito kiel sekundara produkto de kuproercoj.

Ĝi troviĝas ekz. ĉe Morenci (Usono), Rudabánya, montaro Mecsek (ambaŭ lasta en Hungario)

Uzo kiel krudmaterialo[redakti | redakti fonton]

Azurito estas relative sensignifa kuproerco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro ties nobla malhel-blua koloro, ĝi estis uzata en la mezepokaj manskriboj kiel kolorpigmento. La mineralo ricevi la nomon pro sia azura koloro en 1824 fare de franca mineralisto Francois Beudant.

Legu ankaŭ: Listo de mineraloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]