Kenny Dorham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenny Dorham
Persona informo
Naskonomo McKinley Howard Dorham
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1924 (1924-08-30)
en Fairfield
Morto 5-an de decembro 1972 (1972-12-05) (48-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantistokomponisto • trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Kenny Dorham, McKinley Howard Dorham (* 30-an de aŭgusto 1924 en Fairfield, Teksaso; † 5-an de decembro 1972 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵaztrumpetisto, kantisto kaj komponisto.

Dorham estis unu el la plej aktivaj bibop-trumpetistoj. Li ludis en la ensembloj de Dizzy Gillespie kaj Billy Eckstine, en la bando Be Bop Boys de Kenny Clarke, en la orkestroj de Lionel Hampton kaj Mercer Ellington, la kvinopo de Charlie Parker kaj la praaj Jazz Messengers (Horace Silver and the Jazz Messengers). Krome li akompanis pianiston Thelonious Monk kaj saksofoniston Sonny Rollins kaj anstataŭis trumpetiston Clifford Brown en la kvinopo de Max Roach. Tiutempe aparte famiĝis improvizad-kunsido en 1958 kun Cecil Taylor kaj John Coltrane, artistoj kun stilo tute malsamaj de tiu de Dorham. Ekster sia rolo kiel akompanmuzikisto li tamen ankaŭ estris proprajn grupojn kiel Jazz Prophets (nomitaj analoge al la Jazz Messengers de Art Blakey). Jazz Prophets sonregistris en 1956 la koncertalbumon ’Round About Midnight at the Cafe Bohemia por Blue Note. Por la malgranda diskeldonejo Jaro en 1960 ekestis The Arrival kun Tommy Flanagan kaj Charles Davis.

En 1963 Dorham enprenis la 26-jaran tenorsaksofoniston Joe Henderson en sian grupon, kiu poste sonregistris la albumon Una Mas (la grupo ankaŭ muzikis kun juna Tony Williams). La amikeco inter la du muzikistoj kondukis al multaj pluaj albumoj, ekz. al la unua albumo de Henderson Page One (1963), Our Thing kaj In ’n’ Out. Dorham muzikis regule en la 1960-aj jaroj por Blue Note kaj Prestige Records, kiel bandestro kaj kiel akompanananto de Henderson, Jackie McLean, Cedar Walton, Andrew Hill, Milt Jackson kaj aliaj.

Dum siaj lastaj vivojaroj Dorham suferis je renomalsano, je kiu li mortis.

Li komponis la ĵazan normkanton Blue Bossa, publikigita sur la albumo Page One de Joe Henderson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]