Gabrielle Petit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielle Petit
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1893 (1893-02-20)
en Tournai
Morto 1-an de aprilo 1916 (1916-04-01) (23-jaraĝa)
en Bruselo
Mortokialo pafvundo
Tombo Schaerbeek Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo spiono • flegisto
vdr
Statuo de Gabrielle Petit en la placo Saint-Jean de Bruselo

Gabrielle Petit naskiĝis la 20-an de februaro 1893 en Tournai en Belgio, kaj estis mortpafita la 1-an de aprilo 1916 en Schaarbeek, en Belgio. Flegistino, ŝi iĝis spionino dum la Unua mondmilito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas 21-jaraĝa, kiam en 1914 la germanaj armeoj subite invadis Belgion. Ŝi devis prokrasti sian edziniĝon. Ŝia fianĉo Maurice Gobert enregimentiĝis kaj ŝi varbiĝis kiel flegistino. La junulo, vundita dum la unuaj bataloj, estis kaptita, sed li senprokraste forfuĝis. Li kaŝis sin en sia lando tiam okupata. Konvaleskanta, li volis reiri al la belga armeo fortikigita malantaŭ la rivero Izero. Tiam li devis trairi Nederlandon ekster la konflikto, transiri al Anglio kaj fine alveni en la nordan Francion. Dum tiu vojaĝo Gabrielle akompanis kaj subtenis lin.

En tiu alianca lando, post mallonga trejnado al spionado, ŝi konsentis plenumi proponitan mision. Reveninte en Bruselon je la fino de julio 1915, ŝi kolektis kaj transigis al la aliancaj staboj informojn pri la pozicioj kaj la movadoj de la malamikaj trupoj en la sektoro de Maubeuge kaj de Lille.

Unuafoje la germana sekreta polico suspektis pri ŝi. Ŝi estis arestita, pridemandita kaj pro manko de indicoj, ŝi estis liberigita. Ŝi prenis falsan identecon sub la nomo de «Fraŭlino Legrand» kaj daŭrigis siajn misiojn ĝis ŝi estis denove arestita en januaro 1916. La 3-an de marto, germana milita tribunalo kondamnis ŝin al mortpuno. Ŝi estis mortpafita la 1-an de aprilo en la nacia Pafejo ĉe Bruselo. Ŝi prononcis «Vivu la reĝo! Vivu la …» sed ne havis tempon por fini sian parolon. Ŝi estis 23-aĝa.

Diservo Te Deum estis celebrita honore al ŝi en la katedralo Saints-Michel-et-Gudule en Bruselo. Post la milito la postrestaĵoj de Gabrielle Petit estis elterigitaj. Nacia funebraĵo okazis en majo 1919. Ĉeestis la reĝino Elisabeth de Bavière (1876-1965) kiu demetis la krucon de la Ordeno de Leopold sur la ĉerkon en granda momento de popola emocio.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Statuo memore al la tro juna heroino staras sur la placo Saint-Jean en Bruselo. Alia statuo honoras ŝin en ŝia naskiĝ-urbo Tournai. Strato en Molenbeek-Saint-Jean kaj placo en Tournai nomiĝas Gabrielle Petit, same kiel strato en Rouveroy, municipo de Estinnes.

Fonto[redakti | redakti fonton]

http://fr.wikipedia.org/wiki/Gabrielle_Petit