Steve Swallow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steve Swallow
Steve Swallow 2006
Steve Swallow 2006
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1940 (1940-10-04) (83-jaraĝa)
en Fair Lawn
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato YaleBerklee College of Music
Familio
Edz(in)o Carla Bley
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.wattxtrawatt.com/
vdr

Stephen W. „Steve“ Swallow (* 4-an de oktobro 1940 en Novjorko) estas usona ĵaza basinstrumentisto. Kiel unu el la unuaj basistoj post Monk Montgomery li uzis fine de la sedekaj jaroj la basgitaron, por kiu li metis la normojn per konvena tekniko kaj instrumentotaŭga stilo, kiu ekprenas la plej diversajn influojn. Li evoluigis kantecan, lirikan sonon.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Swallow alkreskis en Fair Lawn, Nov-Ĵerzejo, kaj sekvis infanaĝe pianolecionojn de Howard Kasschau kaj ricevis trumpetlecionojn, antaŭ ol li en la aĝo de dek ok jaroj transiris al akustika baso. Li vizitis privatan lernejon en Nov-Anglujo, kie li kolektis unuajn spertojn kun sia kunlernanto Ian Underwood. Ĉe la Universitato Yale li studis literaturon, sed ankaŭ kompozicion ĉe Donald Martino. Li krome ludis diksilandon en studentobandoj, kun kiuj li akompanis la muzikistojn Pee Wee Russell, Buck Clayton kaj Vic Dickenson.

En 1960 li konatiĝis kun Paul kaj Carla Bley, kun kiuj li iris al Novjorko. Tie li laboris kun Paul Bley kaj la triopo de Jimmy Giuffre, en kiu li okulfrapis kiel egalrajta, enigita parto de bando. Krome li prezentis i.a. kun la sesopo de George Russell (Ezz-thetics), João Gilberto, Sheila Jordan kaj Benny Goodman, Marian McPartland, Chico Hamilton, Al Cohn, Zoot Sims, Clark Terry kaj Bob Brookmeyer.

En 1964 li fariĝis membro de la kvaropo de Art Farmer kaj komencis komponi. Ekde 1965 ĝis 1967 li apartenis al la kvaropo de Stan Getz, En 1968 li muzikis en la kvaropo de Gary Burton, en kiu li instigite de Jerry Hahn transiris de kontrabaso al elektra basgitaro: „Li ŝanĝis la fingrometadon komplete en direkton al pli gitarorientita sistemo. Li ludas laŭ la instrument-apartaj postuloj, tiel ke la afero ne sonas kiel amplifikita akustika baso.“ (Gary Burton) Kiel membro de la bando Jazz Composer’s Orchestra li kunverkis la sonregistradon de Escalator over the Hill. Komence de la 1970-aj jaroj li retiriĝis por tri jaroj al San-Francisko, kie li komponis kaj prezentis kiel laŭokaza kunmuzikisto de Art Lande kaj Mike Nock. Ekde 1974 ĝis 1976 li instruis ĉe Konservatorio Berklee en Bostono. Li prezentis kun muzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Michael Brecker, George Benson kaj Herbie Hancock kaj surdiskigis kun Stan Getz, João Gilberto, Bob Moses, Steve Lacy kaj Michael Mantler.

En 1978 Swallow membriĝis en la bando de Carla Bley. Ekde 1980 ĝis 1984 li laboris kun John Scofield, parte en duopo, parte en triopo kun Adam Nussbaum. Krome li produktis albumojn kun Karen Mantler, Lew Soloff kaj Niels-Henning Ørsted Pedersen kaj laboris kiel kunproduktanto por Carla Bley (Night-GIo, Carla). Krom tio li muzikis tiutempe i.a. kun Joe Lovano, Motohiko Hino, Ernie Watts, Michael Gibbs, Rabih Abou-Khalil, Paul Bley, Henri Texier, Michel Portal, Allen Ginsberg kaj Kip Hanrahan. Ekde 1991 li kunvivas kun Carla Bley.

Ekde 1989 ĝis 1995 Swallow ofte laboris triope kun Jimmy Giuffre kaj Paul Bley. Dum la Ĵaz-Festivalo je Londono de 1994 kantistino Norma Winstone prezentis koncerton kun liaj komponaĵoj. En 1997 li fondis la kvinopon Steve Swallow, en kiu muzikis Chris Potter, Ryan Kisor (poste Barry Ries), Mick Goodrick kaj Adam Nussbaum. Saman jarom Swallow prezentis kun Trio 2000, en kiu kunmuzikis Paul Motian kaj Chris Potter, laboris i.a. kun Henri Texier, Lee Konitz kaj Bob Brookmeyer, Glen Moore, Ettore Fioravanti kaj Michel Portal kaj produktis albumon kun Christophe Marguet.

En 1998 li laboris i.a. kun Lee Konitz kaj Paul Motian, partoprenis la ĵazfestivalon je Kopenhago, prezentis kun la Universata Ĵaz-Bando je Harvard kaj kun pianisto Christian Jacob kaj koncertvojaĝis kun Paul Motian’s Electric Bebop Band, en triopo kun John Scofield kaj Bill Stewart samkiel kun Carla Bley.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Steve Swallow dum koncerto kun Carla Bley en Treibhaus Innsbruck, 2009
  • Hotel Hello, kun Gary Burton, 1970
  • Home, 1976
  • Carla, 1986/87
  • Duets, kun Carla Bley, 1988
  • The Life Of A Trio kun Jimmy Giuffre kaj Paul Bley, 1989
  • Swallow, 1991
  • Blue Camel, 1992 kun Rabih Abu-Khalil
  • Go Together, kun Carla Bley, 1993
  • Real Book, 1994
  • The Sultan's Picnic kun R. Abu-Khalil
  • Songs With Legs kun Carla Bley kaj Andy Sheppard, 1995
  • Deconstructed, Steve Swallow Quintett, 1997
  • Are We There Yet?, kun Carla Bley, 1998
  • Damaged In Transit kun Chris Potter kaj Adam Nussbaum, 2001

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]