Transdoneado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Задонщина
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva orientslava lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeo
vdr

Transdoneado (ruse Задонщина), t.e. rakonto pri la granda batalo de Kulikovo okazinta Trans-Done (trans la rivero Dono, ruse За Доном) la 8-an de septembro de la jaro 1380a, estas grava verko de la malnovrusa literaturo.

Ĝi estas speciale interesa pro tio, ke ĝi estas adaptaĵo de la Parolo pri la militiro Igora, kiu lasta atingis nin en unu sola manuskripto (cetere, pereinta dum la Franca invado en Rusion) — dum de la Transdoneado konserviĝis konsiderinde multaj kopioj. Tial Transdoneado estas grava fonto por studoj de la Parolo (kaj cetere, ĝi krome posedas sian propran valoron literaturan).

La plena titolo de la verko estas «Transdoneado: Parolo pri ĉefprinco Demetrio Ivanido kaj pri lia kuzo princo Vladimiro Andreido, kiel venkis ili sian malamikon hordestron Mamajo» (ruse: «Задонщина: Слово о великом князе Дмитрее Ивановиче и о брате его князе Владимере Андрѣевиче, яко побѣдили супостата своего царя Мамая»). Ĝin esperantigis Sergio Pokrovskij[1].

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Transdoneado. Paralelaj tekstoj malnovrusa kaj esperanta.