Don Elliott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Elliott
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1926 (1926-10-21)
en Somerville
Morto 5-an de julio 1984 (1984-07-05) (57-jaraĝa)
en Weston
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto • percussionist
vdr

Don Elliott (* 21-an de oktobro 1926 en Somerville, (Nov-Ĵerzejo) kiel Don Elliott Helfman; † 5-an de julio 1984 en Weston (Konektikuto) estis usona flugilkornisto, vibrafonisto, kantisto, melofonisto, komponisto, aranĝisto kaj muzikproduktisto de ĵazo.

Vivo kaj verkdo[redakti | redakti fonton]

Don Elliott lernis kiel infano ludi pianon kaj akordionon, ludis melofonon (instrumento simila al flugilkorno) en la gimnazia bando, poste trumpeton en la armeo. Li studis ĉe la konservatorio Juilliard kaj ĉe la Universitato je Miamo aranĝadon; sian profesian karieron li komencis kiel vibrafonisto. En 1948 li muzikis en la triopo de Jan Raye, estis en 1948/49 kantisto d la ensemblo Hi, Lo, Jack & The Dame kaj ludis trumpeton kaj vibrafonon ĉe radiostacio. En 1950/51 li laboris kun George Shearing, Teddy Wilson, Terry Gibbs kaj Buddy Rich; post tio li fondis propran bandon kaj faris la muzikalbumo Tenderly kun Bill Evans. Krom tio li kunverkis je surdiskigoj kun Paul Desmond, Urbie Green, Michel Legrand, Billy Eckstine kaj Miles Davis, Jackie McLean. Ekde 1953 ĝis 1960 li gajnis kiel melofonisto plurfoje la legantaran premion de Down Beat[1].

Krom siaj ĉefinstrumentoj trumpeto/flugilkorno, melofono kaj vibrafono Elliott ludis trombonon kaj perkutinstrumentojn, krom tio li estis kantisto. Elliott estis pioniro de la plurtraka sonregistrado (li miksis sian voĉon al multvoĉaj ĥoroj), komponis multajn reklamajn melodietojn, kunverkis filmscenarojn kaj je Teatrejo Broadway. La voĉon de Elliott estas aŭdebla en diversaj filmmuzikoj de la filmoj Getaway, Dollars/$, The Hot Rock kaj The Happy Hooker. Elliott posedis proprajn sonregistrajn studiojn en Novjorko kaj en Weston, Connecticut. Dumpase de sia kariero li sonregistris pli ol 60 muzikalbumojn kaj 5000 reklamajn melodietojn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Kun Elliott kiel bandestro
  • Counterpoint for Six Valves (Riverside Records, 1955)
  • New Counterpoint for Six Valves (Riverside Records, 1956)
  • Double Trumpet Doings (Jazzland Records, 1960)
Kun Elliott kiel gastmuzikisto
  • Phil Bodner & Company: Fine & Dandy (Stash)
  • Miles Davis: Quintet with Lee Konitz, Quartet with Jackie McLean (Fresh Sound Rec., 1948/1952)
  • Paul Desmond: Quinet/Quartet featuring Don Elliott (OJC, 1956-57)
  • Billy Eckstine: Basin Street East (Emercy, 1961)
  • Bill Evans & Don Elliott: Tenderly (Milestone, 1956-1957)
  • Urbie Green: Newport Jazz Festival 1958 (Phontastic)
  • Michel Legrand: Legrand Jazz (Philips, 1958)
  • George Shearing: Verve Jazz Masters (Verve, 199-54)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.downbeat.com Winner Down Beat Readers Poll Arkivigite je 2005-10-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]